Nico Huurman

nederlanda esperantisto

Nico Huurmann (naskiĝis la  12-an de julio 1987(nun 1987-07-12) en Nimego) estas nederlanda esperantisto. Li elektiĝis kiel membro de la estraro de TEJO en la oficperiodo 2011 ĝis 2013 en la posteno de tria vicprezidanto kaj estrarano pri aktivula trejnado kaj seminarioj, ekde la 4-a de aprilo 2012 pri financoj kaj subvencipetado. Krome li aktivas en NEJ, la landa sekcio de TEJO en Nederlando. En 2012 li vivis en Vieno, Aŭstrio kaj estis studento pri civila tekniko kaj inĝenierado aldone al esti volontulo ĉe studenta asocio. Lia "hejma" altlernejo tamen estas la Teknologia Universitato Delft. Nun li loĝas kun sia edzino en Slovenio.

Nico Huurman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1987 (1987-07-12) (36-jaraĝa)
en Nimego
Lingvoj nederlandaEsperanto
Nacieco nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Frat(in)o Rogier Huurman
Edz(in)o Nika Siebenreich
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fonto redakti