Nicola Ruggiero

itala esperantisto

Nicola RUGGIERO (naskiĝis la 22-an de januaro 1986 en Mola di Bari) estas itala esperantisto, premiito de Belartaj Konkursoj de UEA, aktiva en la junulara kaj en la literatura movadoj. Ekde 2008 ĝis 2016 li loĝis en Rejkjaviko kaj Seltjarnarnes, Islando. Li studis lingvojn anglan kaj islandan ĉe la Universitato de Islando kaj diplomiĝis per islandlingva disertacio pri la memtradukado ĉe poeto Baldur Ragnarsson. Ekde 2017 li translokiĝis al Torino, Italio, kaj studas lingvistikajn sciencojn kiel magistra studento en la tiea universitato. Interalie, li trapasis la ekzamenon pri planlingvistiko (docento: Federico Gobbo), kiu inkluzivas interlingvistikon kaj esperantologion, kaj donis du gastlecionojn en la itala pri William Auld kaj la poemo de Utnoa.

Nicola Ruggiero
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1986 (1986-01-22) (38-jaraĝa)
en Italio
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Esperanto-movado redakti

De 2006 ĝis 2008 li estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo, kaj sekve de 2006 ĝis 2008 estis komitatano B de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 2006 li estas komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio. En 2013 li aktivis en la LKK de la UK 2013 (98-a UK).

De 2018 li apartenas al la redakta skipo de Beletra Almanako.

Premioj redakti

En la jaro 2009 li gajnis la 1an kaj la 2an premiojn en la kategorio Poezio en Belartaj konkursoj de UEA.
En la jaro 2013 li gajnis la 1an kaj la 3an premiojn en la kategorio Poezio en Belartaj konkursoj de UEA.
En la jaro 2015 li gajnis la 2an premion en la kategorioj Eseo, Prozo kaj Teatraĵo en Belartaj konkursoj de UEA.

Publikaj aperoj redakti

Verkoj redakti

Prelegoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti