Nicolaes Cleynaerts

Nicolaus Clenardus Distemius Brabantus (1495-1542) estis humanisto, hebreisto, latinisto, orientalisto, leksikografo kaj gramatikisto. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno en la 31-a de aŭgusto 1512 kie li studis teologion kaj fariĝis profesoro pri la latina kaj la greka. Ĉar li ricevis bonegan humanisman trejnadon kun tiaj profesoroj kiaj Adrianus Barlandus (1487-1538), li estis forte influita de Jakobus Latomus (1475-1544), kies amikeco daŭris lian vivolongon.

Nikolao Klenardo
(1495-1542)
Institutiones Grammaticae Latinae, 1551
Institutiones Grammaticae Latinae, 1551
Persona informo
Naskiĝo 5-a de decembro 1495
en Diest,  Nederlando
Morto 5-a de novembro 1542
en Alhambro, Granado,  Hispanio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando vd
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Salamanko
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo vortaristo • verkistoorientalisto • gramatikisto vd
Doktoreca konsilisto Jacques Masson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Kiel sacerdoto ĉirkaŭ 1521, li sukcedis al Johannes Driedo (1480-1535) en la Kolegio de Houterlee[1] ofico konservebla je dek jaroj. Ĉi-indiko permesis al li daŭrigi siajn homsciencajn studojn kun la helpo de Konrad Goclenius (1485-1539), Rutgerus Rescius (1497-1545) kaj Johannes van Campen (m. 1538)[2], profesoroj de la Trilingva Kolegio de Loveno[3]. Filologie preparita sub la gvido de Rutgerus Rescius, li rifuzis katedron de la greka en la Trilingva Kolegio kaj, instigita de Juan Luis Vives (1492-1540), li foriris al Hispanio, invitita de Fernando Kolombo (1488-1539) por organizado de la biblioteko de Sevilo.

Tamen, li rezignis al tiu ofico kaj restis du jarojn en la Universitato de Salamanko (1531-1533), studante la araban kaj instruante la grekan. Poste, li iris al Eboro kaj sekve al Braga por administri la beletran institucion de la frato de la reĝo de Portugalio Johano la 3-a, la princo Henriko la 1-a, tiama ĉefepiskopo de Braga. En Braga, Klenardus fondis humanisman kolegion kiun li direktis ĝis 1538. Fininte sian taskon, li sin dediĉis al la konvertiĝo de la muzulmanoj pere de debatoj. Cele al la preparado por tiu entrepreno li restis du jarojn en la urbo Fez, en Moroko (1540-1541). Revenante al Eŭropo, estis malfavorita de la portugala kortego, kaj mizere mortis en Granado en la fino de septembro 1542.

Selektita verkaro redakti

  • Tabulae in grammaticen hebraeam (1529)
  • Institutiones in linguam graecam (1530)
  • Meditationes graecanicae (1531)
  • Institutiones Grammatiace Latinae per Nicolaum Clenardum

Institutiones redakti

Epistolarum redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Notice biographique sur Egide Goethals, chanoine gradué du chapitre exempt ..., Theodore Schellinck. La Kolegio de Houterlee estis fondita en 1499 de Henri de Houterlée, Magister scholarum (Rektoro) de la Preĝejo kolegihava de Sankta Petro, en Loveno.
  2. Allgemeine Deutsche Biographie.
  3. La Trilingva Kolegio de Loveno estis fondita en 1517 de la humanisto Hieronymus Buslidius (1470-1517)