Nicolaus Eymerich

(Alidirektita el Nicolas Eymerich)

Nicolaus EymericEymerich (naskiĝis 1320 en Ĝirono — mortis tie la 4-an de januaro 1399) estis kataluna katolika teologo kaj inkvizitoro.

Nicolaus Eymerich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1320 (1320-01-01)
en Ĝirono
Morto 1-an de januaro 1399 (1399-01-01) (79-jaraĝa)
en Ĝirono
Lingvoj katalunalatina
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto
Verkoj Directorium Inquisitorum
vdr

En 1334 li fariĝis dominikano kaj post plenkreskiĝo li eminentiĝis kiel predikanto kaj persekutanto de nekatolikoj. En 1356 li estis nomumita ĝenerala inkvizitoro por Kronlando de Aragono, sed tie lia krueleco vekis vastan indignon. Tamen ĉe la papoj Klemento la 7-a kaj Benedikto la 13-a li ĝuis konfidon kaj estimon. Li verkis instrukciojn, kiel plenumi la inkvizician oficion.

Lia vivo fariĝis temo por serio de historiaj romanoj de Valerio Evangelisti (nask. 1952).

Kolekto de 13 traktatoj verkitaj de Eymerich. Manuskripto, 14-a-15-a jarcento. Parizo, Bibliothèque Nationale de France.

Verkoj redakti