Miklós Oláh

(Alidirektita el Nicolaus Olahus)

Nicolaus Olahus (latine por "Nikolao, la Valaĥo", hungare Oláh Miklós, rumane Nicolae Valahul; naskiĝis la 10-an de januaro 1493 en Nagyszeben, mortis la 14-an de junio 1568 en Nagyszombat) estis ĉefepiskopo de Esztergom, humanisto kaj historiografo.

Miklós Oláh
hungara humanisto kaj episkopo
hungara humanisto kaj episkopo
Persona informo
Nicolaus Olahus
Oláh Miklós
Nicolae Valahul
Naskiĝo 10-an de januaro 1493 (1493-01-10)
en Sibiu
Morto 15-an de januaro 1568 (1568-01-15) (75-jaraĝa)
en Trnava
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Miklós Oláh
Profesio
Okupo historiisto • katolika sacerdoto • poeto • humanisto • palatino • katolika episkopo vd
Episkopo de Zagrebo
Dum 1543-1548
Episkopo de Eger
Dum 1548-1554
Ĉefepiskopo de Esztergom
Dum 1554-1568
Antaŭulo Georgo Martinuzzi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Laŭ la branĉo de sia patro li devenis el rumana nobelfamilio el Valaĥio. Li edukiĝis en kortego de Vladislao la 2-a, poste ekde 1516 alpaŝis eklezian karieron. Li fariĝis kanoniko de Pécs, poste de Esztergom, ĉefdekano de Komárom, en 1526 sekretario de Ludoviko la 2-a, poste de lia vidvino, reĝino Maria. En 1527 li akompanis la reĝinon en Nederlandon, kie restadis ĝis 1542. Hejmenveninte ekde 1543 li iĝis episkopo de Zagrebo, en 1548 de Eger. En majo 1553 li fariĝis ĉefepiskopo de Esztergom. Kiel homo ŝatata de Ferdinando la 1-a li fariĝis ekde 1543 kanceliero, ekde 1560 ĉefprefekto de la Departemento Hont, ekde 1562 por iom da tempo reĝa leŭtenanto. Por la Kontraŭreformacio en 1561 li koloniigis en Hungarujon la jezuitan ordenon. Li faris multe por levo de la katolikaj eklezia vivo kaj instruado. En 1558 li levis al akademia rango la kaptalanan lernejon de Nagyszombat. Li interkorespondadis kun humanistoj samtempaj, apartenis al rondo de Erasmo.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Hungaria et Atila [1] (Vindobonae, 1763, denove eldonis Juhász László, Bp., 1938);
  • Oláh Miklós levelezése (Eldonis Arnold Ipolyi, Mon. Hung. Hist. II., 25. Bp., 1875).

Bibliografio redakti

  • Szemes József: O. M. (Esztergom, 1936),
  • Schleicher Pál: O. M. és Erasmus (Bp., 1941).