NidifugaNestofuĝanta organismo estas tiu kiu abandonas la neston tuj post eloviĝo aŭ nasko. La termino devenas el la latina nidus por "nesto" kaj fugere por "fuĝi".[1] La termino estas ofte ĉefe uzata por priskribi birdojn kaj estis enmetita de Lorenz Oken en 1916.[2] La birdidoj de multaj familioj kiaj la vadbirdoj, akvobirdoj kaj ĉasbestoj estas kutime nidifugaj. Nidifugaj birdoj estas frumaturaj, aŭ naskiĝintaj havante malfermajn okulojn kaj estas kapablaj sendepende moviĝi sed ne ĉiuj frumaturaj birdoj abandonas la neston kaj kelkaj povas resti ĉe nesto kaj tiam estas nomataj nestoloĝantaj.[3]

Nidifuga strutido.

Notoj redakti

  1. Merriam Webster Online Dictionary
  2. Starck, J.. (1998) Avian Growth and Development. Oxford Oxfordshire: Oxford University Press. ISBN 0-19-510608-3.
  3. Paul R. Ehrlich, David S. Dobkin, and Darryl Wheye (1988) Precocial and Altricial Young.