Malsupra Bavario

(Alidirektita el Niederbayern)

Malsupra Bavario (germane Niederbayern) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 ĝi havis 1 273 955 loĝantojn.

Malsupra Bavario
Administra distriktaro
FlagoBlazono
distrikto en Bavario • Administra distriktaro [+]

LandoGermanio
Federacia landoBavario

Supermara alteco320 m ü. NHN [+]
ĈefurboLandshut
- koordinatoj49° N, 13° O (mapo)48.690212.7479Koordinatoj: 49° N, 13° O (mapo)
Plej alta punktoGroßer Arber [+]
Areo10 329,87 km² (1 032 987 ha) [+]

Loĝantaro1 181 472 [+] (3-a de januaro 2014)
Denseco114,37 loĝ./km² [+] [+]

Malsupra Bavario (Tero)
Malsupra Bavario (Tero)

Malsupra Bavario (Bavario)
Malsupra Bavario (Bavario)
DEC

Map
Malsupra Bavario

Vikimedia Komunejo:  Lower Bavaria [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĉefurbo de la distriktaro estas Landshut, kiu iam estis rezidejo de la dukoj de Bavario.

Malsupra Bavario

Administra divido redakti

Malsupra Bavario konsistas el naŭ distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj:

Distriktoj

  1. Distrikto Deggendorf
  2. Distrikto Dingolfing-Landau
  3. Distrikto Freyung-Grafenau
  4. Distrikto Kelheim
  5. Distrikto Landshut
  6. Distrikto Passau
  7. Distrikto Regen
  8. Distrikto Rottal-Inn
  9. Distrikto Straubing-Bogen

Eksterdistriktaj urboj

  1. Landshut
  2. Passau
  3. Straubing

Historio redakti

La nomo Malalta Bavario estis unuafoje oficiale uzita dum la unua disdivido de Bavario en 1255. Tiam ĝi ampleksis teritoriojn sufiĉe altajn, interalie la regionojn de lago Chiemsee kaj de Bad Reichenhall, kiu situas en la nordaj Alpoj.

La dukoj de Bayern-Landshut (Malalta Bavario) iam estis regantoj de sufiĉe granda teritorio, konsiderinde pli granda ol nuna Malalta Bavario.

Geografio kaj agrokulturo redakti

Malsupra Bavario situas ambaŭflanke de la rivero Danubo kaj estas (kompare kun Supra Bavario malalta; en ĝia agrokulturo gravas interalie kukumetoj kaj lupolo. Pri kukumetoj ĝi estas la plej granda kultivejo en Eŭropo. Ĝi enhavas parton de la monde plej granda kultivejo de lupolo, Hallertau.