Niederdorf (Zuriko)

Niederdorf (signifo en Esperanto: malalta vilaĝo; en la alemana lingvo kutime karesforme nomita s'Dörfli) estas kvartalo kaj la koro de la malnova urbocentro de Zuriko. Unuflanke Niederdorf en Zuriko estas la nomo de la strato, kiu komenciĝas apud la planco Central kaj transiras post la placo Stüssihofstatt al la strato Münstergasse. Aliflanke Niederdorf estas la nomo de la kvartalo, kies koron formas Niederdorfstrasse.

Niederdorf
kvartalo [+]
Koordinatoj47° 22′ N, 8° 33′ O (mapo)47.37338.545Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 33′ O; CH1903: 683559 / 247529 (mapo)

Niederdorf (Zuriĥo)
Niederdorf (Zuriĥo)
DEC
Niederdorf
Niederdorf
Vikimedia Komunejo:  Niederdorf (Quarter Zürich) [+]
vdr
Rigardo al Limato kaj Niederdorf ek de Lindenhof
La Gildejo de la Forĝistoj en la centro de Niederdorf

Etendiĝo redakti

La kvartalo Niederdorf havas la formon de pinta triangulo. Ĝia norda pinto estas la placo Central. Gian limon en okcidento formas la rivero Limato kaj en okcidento la strato Seilergraben, kiu en mezepoko estis parto de la malnova urba muro, ĝian sudan limon formas la linio de la placo Neumarkt tra la Granda Monaĥejo al la Akvopreĝejo. Sude de ĝi troviĝas la kvartalo Oberdorf. Kiam oni parolas en Zuriko pri Niederdorf oni tamen ofte ankaŭ uzas la nomon por la tuta orientflanka parto de la malnova urbo, do Niederdorf kaj Oberdorf kune. La koron de la kvartalo formas la placo Hirschenplatz kie ĉiu jare je la 11-a de novembro je la 11-a horo 11 komenciĝas la monstra koncerto de la karnevalo.

Oriente de Niederdorf sur la deklivo de Zürichberg situas la Universitato de Zuriko kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, kiu atingeblas ek de Niederdorf per funikularo. Tial la kvartalo ankaŭ estas tre ŝatata loko de la zurika studentaro.

Trafiko redakti

La tuta kvartalo estas fermita por la aŭtomobiltrafiko kun escepto de la placo antaŭ la centra biblioteko kaj la strato Mühlegasse kaj la norda parto de la strato Limmatquai, kaj nature Seilergraben en oriento. Sur Limmatquai kaj Seilergraben cirkulas tramoj kaj trolebuso.

Stratkafejoj kaj nokta vivo redakti

Niederdorf estas tre ŝatata kvartalo pro siaj multnombraj stratkafejoj, kabaredoj kaj noktokluboj. Ĝis en la 1980-aj jaroj Niederdorf estis nokte la centro de la zurika stratprostitucio, sed pro la fermo de la kvartalo al la aŭtotrafiko, la stratprostitucio hodiaŭ troviĝas en aliaj kvartaloj de la urbo.

Centra Biblioteko Zuriko redakti

Ĉe Predigerplaco troviĝas la Centra Biblioteko Zuriko, kiu estas komuna biblioteko de la Kantono Zuriko, la Universitato de Zuriko kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. La Centra Bilbioteko Zuriko posedas ankaŭ grandan kolekton de Esperanto-libroj, kiuj devenas el la iama klubbiblioteko de Esperanto-Societo Zuriko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti