Niederdorf BL
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Niederdorf |
Niederdorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 24′ 29″ N 7° 45′ 12″ O / 47.40806 °N, 7.75333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 29″ N 7° 45′ 12″ O / 47.40806 °N, 7.75333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1796 |
Areo | 4,41 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4435 |
Komunumkodo | 2891 |
Pri la komunumo
redaktiNiederdorf estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1796 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
redaktiNiederdorf situas en la tiel nomita valo de Waldenburg, ĉe la bordo de la rivero Vordere Frenke meze inter Waldenburg kaj Liestal.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Niederdorf limas en nordokcidento al Bubendorf, en nordo al Lampenberg, en nordoriento al Hölstein, en oriento al Bennwil, en sudo al Oberdorf, en sudokcidento al Titterten kaj en okcidento al Arboldswil.
Trafiko
redaktiLa vilaĝo situas ĉe la strato trans la Supera Hauensteinpasejo, kiu konektas la kantonojn Bazelo Kampara kun Soloturno. Tra la vilaĝo pasas la kampara tramlinio de la tiel nomita Waldenburg-Fervojo, per kiu la komunumo bone estas konektita al la publika trafikreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Niederdorf datiĝas el la jaro 1345 per la vortoj onoltzwil in dem ... nidern dorf.
Dum mezepoko Niederdorf formis kune kun Oberdorf la vilaĝon Onoldswil, sed en la jaro 1295 Onoldswil estis parte detruita per montfalo kaj disigita al Niederdorf kaj Oberdorf. En la jaro 1628 inscendio detruis 29 domojn en la kerno de la vilaĝo, kaj en la jaroj 1830, 1924 kaj 1926 ĝi estis inundita de la rivero Frenke.
En la Rappen-Milito inter 1591 kaj 1594 Hans Siegrist de Niederdorf estis la gvidanto de la kamparanoj. Dum la Bazela Kantondisiĝo Niederdorf luktis ĉe la flanko de la urbo Bazelo. Tamen ĝi estis kontraŭ sia volo aligita al la nova Kantono Bazelo Kampara en la jaro 1833.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Niederdorf
- Niederdorf (stacidomo)
- Hirschlang (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Poŝtoficejo
-
Antaŭa Frenke
-
Restoracio Ochsen