Adlikon ĉe Andelfingen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Niederwil (Adlikon))

Adlikon estas politika komunumo en la distrikto Andelfingen en la Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2008 ĝi havis 569 loĝantojn.

Adlikon ĉe Andelfingen
Blazono de Adlikon
Baza lernejo de Adlikon
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 57″ N 8° 41′ 34″ O / 47.58250 °N, 8.69278 °O / 47.58250; 8.69278 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 57″ N 8° 41′ 34″ O / 47.58250 °N, 8.69278 °O / 47.58250; 8.69278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 569
Areo 6,71 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 8452
Komunumkodo 0021
Mapo de Adlikon
vdr

Geografio redakti

Adlikon situas en la Zurika Vinlando norde de la rivero Turo en najbareco de la distrikta ĉefloko Andelfingen. Al Adlikon apartenas ankaŭ la setlejoj Niederwil kaj Dätwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La najbaraj komunumoj de Adlikon estas Andelfingen, Dägerlen, Humlikon, Ossingen, Thalheim an der Thur.

Trafiko redakti

La komunumo Adlikon situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. Ĝi estas per aŭtobuso al Andelfingen konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A4 de Ŝafhaŭzo al Vinterturo.

Ekonomio redakti

Du trionoj de la komunuma tereno estas agrikuluturaj, kvarono arbaro, la ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo do evidente estas la agrikulturo.

Historio redakti

En la romia epoko ekzistis romiaj bienoj en Niederwil kaj Dätwil. Unua dokumenta mencio de Adklion sub la nomo Adlinikon okazis unuan fojon en la jaro 1255. Ek de la jaro 1817 Adlikon estas memstara komunumo kaj ek de 1872 ĝi estis disigita de Humlikon.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti