Ohmstal

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Niederwil (Ohmstal))
Ohmstal
Blazono de Ohmstal
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 9′ 36″ N 7° 56′ 50″ O / 47.16000 °N, 7.94722 °O / 47.16000; 7.94722 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 36″ N 7° 56′ 50″ O / 47.16000 °N, 7.94722 °O / 47.16000; 7.94722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 318
Areo 4,48 km²
Alteco 627 m super marnivelo
Poŝtkodo 6143
Komunumkodo 1138
Mapo de Ohmstal
vdr

Pri la komunumo redakti

Ohmstal estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 318 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Ohmstal situas en la suba parto de la rivero Luthern en la montareta regiono de la Antaŭalpoj de Willisau. La komunumo konsistas el la du partoj Ohmstal kaj Niederwil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,43 km², de kiuj 26,6% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ohmstal limas en nordo al Ebersecken, en oriento al Schötz en sudo al Gettnau, en sudokcidento al Zell, en okcidento al la eksklavo Lingi de la komunumo Ebersecken, kaj en nordokcidento al la eksklavo Kället de la komunumo Grossdietwil.

Trafiko redakti

Ohmstal estas unu el la malmultaj lucernaj komunumoj sen propra konekta al la publika transportreto. Ĝi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas nordoriente en distanco de 8 kilometroj en Dagmersellen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ohmstal datiĝas el la Acta Murensia el la jaro 1160 kiel Omistal. [2]

Dum mezepoko la teritorio de la hodiaŭa komunumo Ohmstal apartenis al la habsburga Senjorejo Kasteln, kiu estis parto de la Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la grafejon, kaj ĝi fariĝis lucerna voktejo, kio ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Ĝis 1803 Ohmstal apartenis al la komunumo Schötz. Per la restaŭracio en la jaro 1803 Ohmstal kaj Niederwil fariĝis komunumoj de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno. En la jaro 1819 la du partoj estis kunigitaj al la hodiaŭa komunumo Ohmstal. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
  2. En la retejo de la komunumo estas indikita, ke Ohmstal menciiĝis la unuan fojon en 1150 en la Acta Murensia. Tamen tiu dokumento estis verkita nur en 1160, tial aŭ la unua mencio datiĝas el 1160 aŭ temas pri alia dokumento.
  3. Fonto: Ĉapitro pri la komunuma historio en la komunuma retejo.

Eksteraj ligiloj redakti