Nieva de Cameros [NJEba dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. Ĝi estas en la baseno de la rivero Iregua. La lokano vivtenas sin ĉefe el brutobredado (bovoj, ĉevaloj kaj ŝafoj), sed estas ankaŭ malgrandaj fruktoĝardenoj por propra konsumado (fazeoloj, laktukoj, legomoj). Krome estas interesaj ebloj por natura piedirado, eĉ al aliaj municipoj de la montaro, aŭ eĉ pli for kiel Anguiano, al kiu oni povas alveni laŭ la vojo GR-93. La malfermo de la renovigita gastejo La Casa Nueva helpas la realigadon de tiaj ebloj. Apartenas al la municipo ankaŭ la domaro Montemediano de Cameros.

Nieva de Cameros
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26124
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 13′ N, 2° 40′ U (mapo)42.217777777778-2.6666666666667Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 998 m [+]
Areo 42,05 km² (4 205 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nieva de Cameros (Provinco Rioĥo)
Nieva de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Nieva de Cameros
Nieva de Cameros
Situo de Nieva de Cameros
Nieva de Cameros (Hispanio)
Nieva de Cameros (Hispanio)
DEC
Nieva de Cameros
Nieva de Cameros
Situo de Nieva de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nieva de Cameros [+]
vdr
La municipa teritorio de Nieva de Cameros, en la sudo de la regiono.
Ermitejo de San Pelayo.
Montemediano.
Preĝejo de Montemediano.
Diglago.

Geografio redakti

Ĝi estas je 41 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, laŭ la ŝoseoj LR-253 kaj N-111, kiu trapasas la municipon inter km 296 kaj 298. Laŭ la nacia ŝoseo N-111 oni komunikas kun Torrecilla en Cameros norde kaj Pradillo sude. Laŭ la LR-253 oni komunikas kun Montemediano, la diglago kaj El Rasillo de Cameros sude. Sude de la urba kerno estas la akvobaraĵo ekkonstruita dum la Dua Hispana Respubliko.

La tereno de la teritorio estas montara inter la basenoj de la riveroj Najerilla kaj Iregua kiu formas valon sur kiu kuŝas la komarka akso komunivoja. La rivero ricevas akvon el kelkaj rojoj kiuj venas el altaj montoj kiuj limigas la valon. La altitudo de la municipo gamas inter pli ol 1600 m (Alto de la Madrebuena, 1667 m) kaj 800 m ĉe la riverbordo, kiu faras orientan limon. La vilaĝo mem estas je 1021 m super marnivelo.

Historio redakti

La loko aperis dokumente menciita por la unua fojo en la 12-a jarcento, je ties donaco fare de Sanĉo la 3-a kaj doña Blanca al la monaĥejo de Calahorra de Castejón de Valdejasa. La loko formis parton de la heredo de Sanĉo de Velasko, unua grafo de Haro kaj senjoro de Arnedo, don Pedro Fernández de Velasco y Solier.

Estas kelkaj dokumentoj tiutipaj en la Municipa Arkivo de Salvatierra de Santiago, (Provinco Cáceres). En la 17-a jarcento la municipo luis la komunumajn pastejojn por la transmigra brutobredado. Tiuj brutobredistoj alportis siajn gregojn el la tua Valo de Kameros (Ortigosa, Brieva de Cameros, Nieva de Cameros) aŭ el Ávila (Hoyocasero) por vintrumadi en Ekstremaduro ĉiujare. Dum la Moderna Epoko, Nieva prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

En 1811, ĝi iĝis parto de la provinco Sorio, ĝis la kreado de la provinco Logronjo la 30an de novembro 1833.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el pli ol 700 loĝantoj ĝis nunaj 89.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, fungokolektado kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, ses ermitejoj, la diglago, naturaj lokoj kun mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti