En la Libro de Mormono, Nifai (angle Nephi) estas la nomo de unu el la ĉefroluloj, agnoskata kiel profeto inter liaj sekvantoj 600 jarojn a.K. kaj la membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en la nuntempo. La kvara filo de Lihai kaj Saria, kiu malgraŭ lia frua aĝo estis tre fortika kaj alta. Origine de Jerusalemo, estis ekzilita al la promesita lando kiu estis Ameriko. La prapatro de popolo de praaj amerikanoj nomataj Nifaiidoj, dikredantoj kaj sekvantoj de Jesuo Kristo, Nifai estas la aŭtoro de la unuaj libroj de la Libro de Mormono, kiuj portas lian nomon: Unua kaj Dua libro de Nifai.

Nifai
Biblia persono
persono de la Libro de Mormon
Verko Libro de Mormono
Informoj
Sekso vira
Okupo profeto
Patro Lihai
Patrino Sariaĥ
Gefratoj Laman • Lemuel • Sam • Jakob • Jozef
vdr

La origino de la nomo ("el la antikva egipta kaj aramea") kaj de la profeto mem estas necerta kaj tre polemika. La ne mormonaj filologoj kaj fakaj esploristoj ne agnoskas lin kiel vera estaĵo, nur kiel inventaĵon de Joseph Smith kiu inventis la nomon. Ĉar Nifai kaj ties historio nur aperas en tiu sankta libro de la mormonoj ĉiuj aliaj kristanoj kaj judoj kaj muzulmanoj neas la ekziston de tia profeto kiu ne aperas en aliaj libroj (Biblio) amplekse kaj komune akceptata de ili.