Negro

(Alidirektita el Nigger)

Negro[1] (de hispanaportugala negro "nigra, nigrahaŭtulo", siavice de Latina niger "nigra") estas homo de la t.n. nigra raso, kun haŭto de kafobruna ĝis helbruna, sinonime: nigrulo. Kelkaj[kiuj?] konsideras la vorton negro pli rasisma ol la vorton nigrulo, sed tradicie la vorto estis tute senproblema, kaj ankaŭ nuntempe multaj preferas la vorton negro al la vorto nigrulo, ĉar la aparta vorto negro simple indikas la rason kiel antropologian tipon sen asocii ĝin kun epiteto "nigra", kiu ne bone priskribas la haŭtkoloron de negroj (plejparte hel- aŭ malhel-brunan) kaj en iuj esprimoj (eĉ zamenhofaj) simbolas malicon, malĝojon, misfortunon aŭ malaprobon (ekzemple, nigra tago, nigra horo, nigra humoro, nigra animo, nigra sendankemo, nigra koro, nigra magio ktp)[2].

En iuj eŭropaj lingvoj, iuj el la antaŭe kutimaj vortoj por nomi homojn de tiu ĉi raso intertempe iĝis konsiderataj rasismaj: evidente, pro deziro signali la ŝanĝon en la pensmaniero per ŝanĝo al lingvo. Simile okazis en Esperanto: La vorto negro origine estis la kutima vorto, kaj nur post la Dua Mondmilito iuj komencis anstataŭigi ĝin per la vorto nigrulo. Tamen kelkaj daŭre uzas la vorton negro.

Referencoj

redakti
  1. Plena Ilustrita Vortaro, 2020, La reta PIV
  2. Plena Ilustrita Vortaro

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti