Nightshade (libroserio)
La serio Nightshade estas fantasta verkaro kun amliteraturaj influoj de la usona verkisto Andrea Robertson, kiu eldoniĝis inter 2010 kaj 2013 kiel ŝia unua fikcia verko. Ĝi konsistas el kvar porjunulaj romanoj kies intrigo okazas plejparte en nuntempa Koloradio, Usono; du porjunulaj romanoj en la 15-a jarcento de Skotujo; kaj unu plene erotika romano por plenkreskuloj en la 20-a jarcento de Irlando. Ĝi estas rimarkinda pro la rapida sed komplika intrigo kun multaj roluloj, kaj la grava rolo de homlupoj, interalie la protagonisto de la tri unue verkitaj romanoj.
Nightshade | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Resumo
redaktiLa serio konsistas el trivoluma ĉefa serio, kies intrigo okazas en la nuntempa mondo; duvoluma antaŭrakonto en la 15-a jarcento de Eŭropo; unu erotika romano en Irlando, unu jarcenton antaŭ la originala trilogio; kaj unu volumo, kiu sekvas tuj post la fino de la originala trilogio. La originala trilogio estas rakontata en la unua persono, dum la aliaj romanoj estas en la tria persono.
La porjunulaj romanoj estis eldonitaj sub la aŭtornomo Andrea Cremer (lastatempe presitaj ekzempleroj havas la nomon Andrea Robertson). La erotika romano estis reklamata aparte sub la aŭtornomo A.D. Robertson. Ĉiu romano de la originala trilogio kaj la postrakonta havas kiel titolon kunmetitan plantnomon en la angla, sed neniu tia titolo krom Nightshade estas eksplice klarigita en la teksto.
Originala trilogio
redaktiNightshade
redaktiLa rakonto de la unua romano okazas en fikcia versio de la montara urbeto Vail, Koloradio. Krom homoj, tie loĝas Tenantoj (Keepers), sorĉaj estuloj kiuj sekrete regas la mondon, servataj de Gardistoj (Guardians), lojalaj militistoj kiuj povas alpreni homan aŭ lupan formon laŭvole kaj resanigi vundojn per sia sango. En Vail estas du aroj da Gardistoj, kies respektivaj mastroj estas Lumine Nightshade kaj Efron Bane, kaj ilia ĉefa tasko estas protekti la "sanktan" kavernon Haldis kontraŭ la Serĉantoj, malamikoj de la Tenantoj.
La rakontanto, Calla Tor, estas la alfa (ĉefo) de la adoleska generacio de la luparo Nightshade, kaj filino de la du plenkreskaj alfa, Stephen kaj Naomi. Laŭ decido de la Tenantoj, ŝi devos pariĝi kun Renier (Ren) Laroche, la alloga alfa de la adoleskantoj de la luparo Bane. La patro de Ren estas la plenkreska alfa Emile, sed lia patrino, Corinne, estis mortigita en atako de Serĉantoj. La junaj Gardistoj devos kune formi novan luparon sub la gvidado de Ren kaj Calla, kiu apartenos al Logan Bane, la filo de Efron.
La certeco de Calla pri sia destino disfalas pro la apero de nova knabo en ŝia lernejo, Seamus (Shay) Doran, kies vivon ŝi savas. Kvankam li estas homo, oni nekredeble diras al la Gardistoj, ke li estas nevo de mistera potenca Tenanto nomata Bosque Mar. La sentoj de Calla hezitas inter Ren kaj strikte nepermesebla amrilato kun Shay. Kiam ŝi rakontas al li pri la Tenantoj, Shay montras libron kiun li ŝtelis de Bosque Mar. Ĝi konfirmas la ekziston de la Tenantoj sed kontraŭdiras multajn aferojn, kiujn ili rakontas al Gardistoj, kaj enhavas malfacile kompreneblan profetaĵon en kiu Shay ŝajnas grave roli. En alia libro Shay trovas, ke Corinne Laroche ne estis mortigita de Serĉantoj, sed ekzekutita de Tenantoj post provo ribeli. Intertempe Calla kaj Shay eniras la sanktan kavernon kaj forportas misteran objekton, sed Calla estas vundita de monstra araneo kaj devas fari Shay Gardisto per sorĉo por ke li savu ŝian vivon.
La nokton de la unuiĝo de Calla kaj Ren, ŝi trovas Shay ligita en la arbaro por esti oferbuĉita en la ceremonio. En hororo ŝi liberigas lin, kun lia helpo mortigas la demoninon kiu gardis lin, Lana Flynn, kaj fuĝas. Ren atingas Calla, sed pro amo al ŝi kaj ŝoko pri la vero pri sia patrino, li konsentas trompi la Tenantojn por helpi ŝian eskapon. Dum Shay kaj Calla prenas la libron kaj la objekton de la kaverno el la domo de Bosque Mar, ili estas trovitaj unue de li, sed tuj poste kaptitaj kaj forportitaj de ataka teamo de Serĉantoj.
Wolfsbane
redaktiĈi tiu libro okazas plejparte en la Vaganta Akademio, la ĉefa bazo de la Serĉantoj. Calla konsentas reiri al Vail por instigi ribelon de ŝia luparo kontraŭ la Tenantoj. Tamen la unua provo estas katastrofo - la unua Gardisto, kiun ŝi renkontas, provas mortigi ŝin sendemande, kaj ŝi apenaŭ eskapas viva. La Serĉantoj malkaŝas al Calla kaj Shay sian originon:
Kaj la Tenantoj kaj la Serĉantoj devenas de mezepoka ordeno de sorĉistaj kavaliroj, kiuj defendis la homojn kontraŭ monstroj venigitaj el la infereca submondo. Ili disiĝis kiam Eira, estrino de la kavaliroj, estis delogita en aliancon kun la reĝo de la monstroj. Eira fondis la Tenantojn, kiuj uzas la potencon de la submondo por siaj celoj, dum ŝia fratino Cian fondis la Serĉantojn por kontraŭbatali ilin. La Tenantoj gardas en siaj kvar "sanktejoj" la kvar pecojn de la Elementa Kruco, la sola armilo kiu povas mortigi la pli potencajn monstrojn kaj forpeli ilian reĝon. La sola persono, kiu povas uzi la Elementon Krucon, estas la Ido (Scion) - tio estas Shay, filo de Tenanto kiu perfidis sian mastron, kaj pranepo de Eira mem. Kaj la reĝo de la monstroj estas lia "onklo", Bosque Mar.
Ansel, la frato de Calla, aperas ĉe bazo de la serĉistoj. Li rakontas ke la Tenantoj torturas la junajn Gardistojn pro la fuĝo de Calla, mortigis ŝian patrinon Naomi, detruis lian lupan parton, kaj elĵetis lin tiamaniere mutila kiel averton. La serĉantoj kaj Calla planas operacon por savi la junulojn, gvidotan de Monroe, Serĉanto kiu havis sekretan amrilaton kun Corinne Laroche dum ili planis ŝian misŝancan ribelon. La operaco parte sukcesas, sed kiam Calla trovas la ĉelon de Ren, li atakas ŝin, kriante ke la Tenantoj diris, ke li devas "rompi" ŝin. Monroe oferas sian vivon batalante kontraŭ Ren, Emile, kaj aliaj Gardistoj lojalaj al la Tenantoj dum Calla, la Serĉantoj, kaj la savitaj malliberigitoj fuĝas. Dum la batalo Emile malkaŝas ke Ren ne estas filo lia, sed de Monroe.
La Serĉantoj trovas la bazon de la operaco atakata, kaj la pluvivantoj devas tuj fuĝi al la Vaganta Akademio. Tie ili trovas Logan Bane, kiu anoncas ke li fuĝas de la Tenantoj kaj volas perfidi ilin, kaj denuncas ke Ansel perfidis la situon de la koloradia bazo al la Tenantoj. Calla malvirgiĝas kun Shay, kaj la aliaj savitaj Gardistoj pretas akcepti lin kaj Calla kiel la lupojn alfa de sia luparo. Adne, la filino de Monroe, eksciinte ke Ren estas ŝia frato, sekrete planas kun Calla manieron savi lin.
Bloodrose
redaktiCalla sukcese konvinkas Ren transiri kun ŝi al la Serĉantoj. Li kaj Shay volas batali inter si pri Calla, sed ŝi trudas kondiĉon ke ili ambaŭ devas helpi ŝin en la milito ĝis ŝi elektos unu el ili.
La plejparto de la libro rakontas sinsekvajn sukcesajn ekspediciojn por ŝteli la restantajn partojn de la Elementa Kruco de iliaj kaŝejoj en la Alpoj, Jukatano, kaj Nov-Zelando. (La objekto ŝtelita el Haldis en Koloradio estis la unua parto.) En la jukatana ekspedicio Calla estas kaptita kaj reportita al Vail por iom da tempo, kaj trovas ŝancon pledi al sia patro, ke li ribelu kontraŭ la Tenantoj. Poste la Tenantoj redonas ŝin al la Serĉantoj interŝanĝe por la Gardisto Sabine kaj por Logan, kiuj ambaŭ ŝajnigas sin pentintaj pri siaj respektivaj fuĝoj.
En la fina batalo la Serĉantoj devas ataki la domon de Bosque Mar mem en Vail. Multaj Gardistoj helpas ilin, instigitaj de Stephen Tor, dum aliaj restas lojalaj al la Tenantoj kaj batalas kontraŭe. En la domo la atakantoj renkontas Lumine, Efron, Emile, kaj Logan; Sabine surprizatakas kaj mortigas Efron, Lumine fuĝas, Emile mortigas Ren kaj Stephen mortigas Emile. La serĉantoj devigas Logan fari la sorĉon, kiu venigas Bosque Mar kaj montras lian veran formon, kaj Shay pelas lin en la submondon.
La fermo de la fendo inter la tero kaj la submondo malfaras ĉiujn efikojn de la uzo de submonda magio, inklude la kreon de la Gardistoj. Ĉiuj Gardistoj estas liberigitaj de sia homa parto kaj fariĝas normalaj lupoj. Nur Sabine fariĝas normala homo, propravole transdoninte sian lupan parton al Ansel por ke li povu resti kun la luparo, kaj ŝi povu resti kun Serĉanto, kiun ŝi amas. Shay devas fermi la fendon ne sciante, ĉu li fariĝos homo aŭ lupo, ĉar li ne estas denaska Gardisto; fakte li fariĝas lupo kaj iras kun Calla al la sovaĝa montaro. La Tenantoj plejparte pereas, ĉar ili jam magie longigis sian vivon preter la natura daŭro. Logan estas sufiĉe juna por pluvivi, sed li fuĝas, neniu scias kien.
Antaŭrakonta serio
redaktiFendo
redaktiFendo (Rift) rakontas la komencon de la skismo en la sekreta ordeno Conatus, kiu kaŭzos la sorĉistan militon. Ĝi estas rakontata plejparte de la perspektivo de nova rekrutino, Ember Morrow, kun kelkaj partoj laŭ la perspektivo de Eira, la estonta estrino de la Tenantoj, sed nun nur unu el la gvida konsilio de Conatus. La jaro estas 1404.
La partoj pri Ember priskribas ŝian lernadon pri la funkciado de Conatus. Ĝi estas sekreta daŭrigaĵo de la Templaj Kavaliroj, apenaŭ tolerata de la Eklezio eĉ en sia izolita ĉefkastelo en Tearmunn, Skotujo, kiu ekzistas por batali kontraŭ nenaturaj monstroj kaj la sorĉistoj kiuj venigas ilin de iu nekonata ejo. Ember iom post iom enamiĝas al pli sperta kavaliro, Barrow dum ŝi batalas kontraŭ monstroj. Samtempe ŝi devas repuŝi la obsedan amindumadon de Alistair Hart, kiu estis ŝia amiko antaŭ ol ili eniris la ordenon, sed malsaĝe konvinkiĝis, ke ŝi amas lin.
Dume, kaptita sorĉisto parolas private al Eira pri sia mastro, Bosque Mar, kiu havas specialan destinon nur por ŝi, kaj li instruas al ŝi kiel kontakti lin. Eira parolas kun Bosque Mar kaj baldaŭ estas delogita de lia propono de alianco, laŭ kiu liaj servantoj povos uzi nian mondon por gajni avantaĝon en submonda milito, dum ili servos ankaŭ ŝin por havigi al ŝi la ĉi-mondan potencon, kiun ŝi meritas. Kun la helpo de tiuj monstroj ŝi tuj torturas kaj servigas la koruptan abaton, de kiu Conatus dependis. Kiam ŝi faras sin efektive la sola estro de la ordeno per malhonesta kaj kruela komploto, Ember kaj Barrow devas fuĝi kun kelkaj aliaj kontraŭantoj, dum kelkaj ceteraj - inter ili Cian, la fratino de Eira - restas kiel spionoj. Alistair, aliflanke, estas unu el la plej konvinkitaj partianoj de Eira.
Supriĝo
redaktiEn Supriĝo (Rise), Ember kaj ŝiaj kunuloj estas ĉasataj de monstroj kaj konstatas ke la potenco de Eira jam atingis ĉiujn kastelojn de Conatus. Ili rezignas sian provon fuĝi ĝis Palestino kaj provas rifuĝi ĉe la kastelo de franca nobelo, kiu ĵus edziĝis al Agnes, la fratino de Ember. Ili trovas lin malamika; la servistoj informas ilin nur, ke Agnes estas graveda de kaŝa amafero, kaj li forpelis ŝin. Dum la aliaj fuĝantoj kaŝas sin en Francujo, Ember reiras al Tearmunn por kuniĝi al la spionoj.
En Tearmunn, Ember ŝajnigas, ke ŝi vere amas Alistair kaj volas edziniĝi al li. Ankaŭ Agnes estas tie, rifuĝinta de sia ofendita edzo kaj egale kruela patro, sed Bosque Mar traktas ŝin kiel amikon, kaj Ember ne povas fidi ŝin. Dume Alistair elpensas la Gardistojn kaj kreas la unuan per serio de fiaj kaj sekretaj eksperimentoj. La nekoruptitaj membroj de Conatus organizas surprizatakon, provante peli Bosque Mar en la submondon kaj fermi la intermondan fendon. Eira mortigas Cian en la batalo, kaj tiu transformas sian vivesencon en sorĉon, kiu fermus la fendon; Bosque Mar sukcesas bloki la sorĉon kaj disigi ĝin en kvar pecojn, kiuj fariĝas la kvar pecoj de la Elementa Kruco kaj malaperas, dum la spirito de Cian eldiras la profetaĵon pri la Kruco kaj la Ido. Ember, Agnes, kaj la aliaj pra-Serĉantoj eskapas. En la batalo la unua Gardisto aperas, kaj montriĝas, ke Bosque Mar faris ankaŭ Agnes Gardisto.
La nefermita fino de Supriĝo kaŭzis suspekton ke estos ankoraŭ plia romano en la antaŭrakonta subserio,[1] sed tio ne okazis.
Kaptita
redaktiKaptita (Captive) estas erotika romano pri la gepatroj de Shay. La juna Tenanto Tristan Doran estas nepo de Bosque Mar kaj Eira. Tial Bosque Mar tenas lin en kastelo sur izolita irlanda insuleto, preskaŭ sola krom arego da homaj kaj demonaj servistoj, ĝis Mar elektos taŭgan edzinon por la daŭrigo de sia posteularo. La Serĉantoj ne scias pri Tristan, nur ke la Tenantoj kaŝas ion gravan sur la insulo. Kiam ili sendas la Serĉantinon Sarah por enketi, ŝi estas kaptita kaj transdonita al Tristan por lia ne tre volonta pridemandado.
Ambaŭ gemalamikoj tuj sentas fortan allogon inter si. Ĉiu komence pretekstas al si, ke li aŭ ŝi volas delogi la alian por gajni informojn, sed fariĝas pli kaj pli klare ke ili enamiĝis. Kiam ili seksumas, Lana Flynn, la demona seks-servistino de Tristan, ofendiĝas kaj rakontas la aferon al Bosque Mar, kaŭzante krizon. Sarah, Tristan, kaj unu el liaj servistoj eskapas al la Serĉantoj; Seamus, la lojala Gardisto de Tristan, helpas ilin, sed estas mortigita de Lana. La Serĉantoj informas Tristan kaj Sarah pri la profetaĵo, kaj ke ili devos loĝi kune en alia izolita loko sub protekto por naski la Idon.
Kaptita estis intencita kiel la unua volumo de trilogio,[2] sed la aliaj neniam verkiĝis.
Snakeroot
redaktiSnakeroot komenciĝas tuj post la fino de Bloodrose kaj estas rakontata laŭ la perspektivo de diversaj roluloj. Adne nokton post nokton havas koŝmarojn, en kiuj Bosque Mar parolas al ŝi. Logan, timante perdi la potencon, kiun lia familio akaparis kiel Tenantoj, pentas pri sia rolo en la forpelo de Bosque Mar, kaj konvinkas du aliajn pluvivantajn Tenantidojn helpi lin en klopodoj revenigi sian mastron. Sarah, kiu estis savita kun Tristan de magia kapto kiam Shay forpelis Bosque Mar, estas obsedata de konvinko, ke Shay ne volas esti lupo kaj bezonas savon. La mortinta spirito de Ren restas inter la mondoj, devigata servi kiel peranto inter Bosque Mar kaj Logan.
Nove promociita Serĉanto, Holt, volas provoki la Serĉantojn elĉasi kaj ekstermi la restantajn Tenantojn. Por kontentigi lin, la Serĉantoj atakas la domon, kie Logan estis kun siaj helpantoj, sed ili trovas nur la oferbuĉitan kadavron de unu el ili, kiun Holt uzas por provoki efektivan puĉon kontraŭ Anika, la estro de la Serĉantoj. Al Logan, kiu buĉis sian helpanton kiel oferon al Bosque Mar, tiu malkaŝas ke nur Serĉanto povas malfermi novan fendon inter lia mondo kaj la tero, kaj ke li volas ke tion faru Adne. Logan logas Adne kaj Sarah al renkontiĝo kun Bosque Mar, kie Logan kaj Mar proponas revivigi Ren kaj rehomigi Shay se Adne helpos ilin. Sarah rifuzas kaj estas resendita, dum Adne iras kun Logan. Anika divenas, ke Logan iras al la malnova kastelo de Eira en Tearmunn, kaj sendas teameton de ankoraŭ lojalaj Serĉantoj tien.
Snakeroot devis esti la unua volumo de nova trilogio, sed la serio estis interrompita pro malsano, laŭ socireta afiŝo de la aŭtoro,[3] kaj ĝis 2024 ne estas kompletigita.
Pritaksoj kaj analizoj
redaktiRecenzoj elstarigis la rolojn de magio kaj amoro, kaj la komplikecon kaj rapidecon de la intrigo,[4][5][6][7] krom la unua parto de Fendo, kiu malrapide prezentas la funkciadon de Conatus.[8] La valoro de libero estas centra temo de Nightshade,[9] dum en postaj volumoj ĝi fariĝas malpli eksplica.[10][11] Pri la erotika romano Kaptita oni elstarigis la intencan malkongruon inter la modernaj ideoj de Sarah kaj la hierarkia, malmoderna etoso de la kastelo de Tristan, kaj la dominon de intrigo super erotiko en strikta senco.[12][13]
Robertson asertis, ke ŝi surpriziĝis kiam ŝi ekhavis la ideon de rolulo, kiu estas knabino kaj lupino samtempe, ĉar ŝi neniam ŝatis literaturon pri homlupoj. Ŝi decidis "krei novan mitologion pri lupoj, kiu kongruus kun miaj [pozitivaj] sentoj pri ili". Ŝi intence anstataŭigis la koncepton de homlupeco kiel malbeno aŭ malsano per "estulo tute lupa kaj tute homa," kiu "amas sian kapablon fariĝi lup[o]". La temoj de la libroj influiĝis de la sperto de Robertson kiel fakulo pri potenco kaj sekso en frumoderna historio. Ŝi aparte emfazis sian intencon kritiki seksismajn duecajn moralojn pri amoro.[14][15]
El literaturscienca vidpunkto, Hannah Priest klasifikas Calla kiel ekzemplon de "esperplena homlupino" (homlupino prezentata kiel sana, potenca, kaj solidara figuro). Laŭ ŝi, la serio sekvas la tendencon temigi devon kaj sinoferon en nuntempaj verkoj pri homlupinoj, kun propraj nuancoj: Nightshade komenciĝas kun konflikto inter individua deziro kaj kolektiva devo, kiu transformiĝas en konflikton inter du maldezirindaj oferoj kiam la socio de Calla minacas al Shay, denove ŝanĝiĝas kiam Calla redifinas sian devon kiel ŝuldatan nur al ŝia luparo kaj ne al la Tenantoj, kaj fine solviĝas per bonŝanca koincido inter devo kaj deziro.[16]
Referencoj
redakti- ↑ Carton, Debbie. 2012. Recenzo pri Rise. Booklist, 15-a de decembro, p. 50.
- ↑ Publishers Weekly. 2013. Recenzo pri Captive, 19-a de aŭgusto, p. 50.
- ↑ [1]
- ↑ Carton, Debbie. 2013. Recenzo pri Snakeroot. Booklist, 1-a de septembro, p. 115-116.
- ↑ Carton, Debbie. 2012. Recenzo pri Bloodrose. Booklist, 1-a/15-a de januaro, p. 102.
- ↑ The Horn Book Magazine. 2012. Recenzo pri Nightshade. Januaro/Februaro, p. 122.
- ↑ Kirkus Reviews. 2013. Recenzo pri Snakeroot. 81(18).
- ↑ Kehoe, Tara. 2012. Recenzo pri Rift. School Library Journal 58(8).
- ↑ Publishers Weekly. 2010. Recenzo de Nightshade. 257(39).
- ↑ Kirkus Reviews. 2011. Recenzo pri Wolfsbane. 79(10).
- ↑ Kirkus Reviews. 2012. Recenzo pri Rise. 80(23).
- ↑ Publishers Weekly. 2013. Recenzo pri Captive. 260(33)
- ↑ Kirkus Reviews. 2013. Recenzo pri Captive. 81(21).
- ↑ Yin, Maryann. 2010. "Andrea Cremer Talks About Werewolves, Gender Issues, & Power Struggles." Galley Cat. [2]
- ↑ Carpenter, Susan. 2011. "Not just for kids: Andrea Cremer discusses Bloodrose. Los Angeles Times. [3]
- ↑ Priest, Hannah. 2015. "I Was a Teenage She-wolf: Boobs, Blood and Sacrifice". En Priest, Hannah (red.), She-wolf: A Cultural History of Female Werewolves. Manchester: Manchester University Press. 129-147.