Nigina Amonkulova
Nigina Amonkulova (taĝike: Нигина Амонқулова; naskiĝinta la 30-an de januaro 1986 en Panĝakento) estas taĝika kantistino, kiu kantas siajn kantojn en la „retro“-stilo kaj malnovajn taĝikajn popolajn kantojn.
Nigina Amonkulova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1986 (38-jaraĝa) en Panjakent |
Ŝtataneco | Taĝikio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Biografio redakti
Nigina Amonkulova naskiĝis en Panĝakento, Taĝikio. Kiam ŝi estis infano, ŝi volis iĝi kuracistino, tamen finfine ŝi elektis la karieron de kantistino. Baldaŭ ŝi iĝis tre populara en tuta Taĝikio pro la „popola“ kaj „ne-pop-muzika“ stilo de ŝiaj kantoj.
Nigina kutime koncertas en brilaj taĝikaj naciaj kostumoj, kio donas pli da ĉarmo al ŝiaj koncertoj.
Ligiloj redakti
- Kantoj de Nigina Amonkulova en YouTube
- Artikolo pri Nigina Amonkulova (en la rusa) Arkivigite je 2010-08-24 per la retarkivo Wayback Machine