Nigraĉemizuloj
La Volontula Milico por la Nacia Sekureco (itale Milizia Volontaria per la Sicurezza Nazionale[1], mallongigite: MVSN) estis korpuso de milicoj de la faŝisma Italio, kiu poste iĝis militista organizaĵo. Pro la koloro de sia uniformo ĝiaj membroj estis neformale konataj kiel nigraĉemizuloj (itale camicie nere), kvankam ili estis nomataj ankaŭ "skadristoj" (itale squadristi).
Nigraĉemizuloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
kvazaŭmilitistaro milico | |||||
Komenco | 23-a de marto 1923 vd | ||||
Fino | la 8an de decembro 1943 | ||||
Lando(j) | Reĝlando Italio • Reĝlando Italio sub Faŝismo vd | ||||
Sidejo | Romo | ||||
Fondinto(j) | Benito Mussolini vd | ||||
| |||||
La nomon "nigraĉemizuloj" probable inspiris la nomo "ruĝĉemizuloj" (itale camicie rosse) uzata pli frue por volontuloj de Garibaldi laŭ la koloroj de iliaj ĉemizoj aŭ kiteloj, kiujn ili portis anstataŭ uniformo. La periodo de ilia agado (konata kiel faŝisma Italio) enkadriĝis de la Intermilita periodo ĝis la fino de la Dua Mondmilito. La termino poste aplikiĝis ankaŭ al diversaj grupoj, kiuj imitis tian uniformon, kiel blackshirts de Brita Unio de Faŝistoj kaj la brunĉemizuloj de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio.
La nigraĉemizulojn organizis Benito Mussolini kiel rimedon de perforta agado favore al sia faŝisma movado. La fondintaj estroj estis naciistaj intelektuloj, retiritaj oficiroj el la armeo, membroj de la speciala korpuso "Arditi" kaj junaj terposedantoj kiuj opoziciis al la sindikatoj de laboristoj kaj kamparanoj de la rura medio. Iliaj metodoj estis iom post iom pli perfortaj dum kreskis la povo de Mussolini, kaj uzis la violenton, la timigon kaj la murdon kontraŭ politikaj kaj sociaj oponantoj.[2] Inter ties komponantoj, tre diversa, estis ankaŭ krimuloj kaj oportunistoj serĉe de propra riĉigo kaj enpovigo.