Nigra bloko estas taktiko por protestoj kaj manifestacioj kie individuoj vestas nigrajn vestojn, skarpojn, okulvitrojn, bivakĉapojn, motorciklajn kaskojn kun kusenetoj, aŭ aliajn vizaĝ-kaŝajn aŭ protektajn aĵojn.[1][2] Tia vestaĵaro celas kaŝi la identecojn de la manifestaciantoj kaj malhelpi la agadon de la polico, malfaciligante la distingon inter la diversaj partoprenantoj. Ĝi celas ankaŭ protektadon kontraŭ la armiloj uzitaj de la polico kiel gasoj aŭ pipraĵoj. Tiu taktiko krome ebligas ke la grupo aperu kiel granda unuigita homamaso, kaj helpas solidarecon.[3] Partoprenantoj de Nigra bloko estas ofte asociaj kun anarkiismo, kun kiu kunhavas emon al nigra simbola koloro, kaj ankaŭ kun la kontraŭfaŝismo aŭ kun la kontraŭ-tutmondiga movado.

Nigra bloko en manifestacio al la sidejo de la Monda Banko, en Vaŝingtono, en 2009. Notu ke kelkaj nigrablokaj protestantoj povas simple vesti kapuĉojn, tiele permesante vidon de ties vizaĝoj, dum aliaj povas uzi ankaŭ skarpojn kaj malhelajn okulvitrojn aŭ maskojn por kaŝi siajn vizaĝojn tiom multe kiom eble.
An Antifa black bloc in Germany.

Tiu taktiko estis disvolvigita en la 1980-aj jaroj en la protestoj de la aŭtonomisma movado de Eŭropo kontraŭ la elhejmigo de la partoprenantoj en domokupado, kontraŭ la atomenergio kaj la limigoj al rajto al aborto inter aliaj aferoj.[1] Nigraj blokoj ekzemple atingis pli ampleksan atenton fare de amaskomunikiloj ekster Eŭropo dum la Protestoj kontraŭ MOK en 1999 en Seattle, kiam Nigra bloko damaĝis havaĵojn de famaj firmaoj kiaj Gap, Starbucks, Old Navy, kaj de aliaj transnaciaj entreprenoj ĉe la urbocentro de Seatlo.[1]

La vorto "nigra amaso" estas komprenebla, laŭ la modelo de la ekzistanta "fulmamaso" ("flashmob".)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Autonomia and the Origin of the Black Bloc. Retrieved 7 November 2008.
  2. Carlson, Kathryn Blaze, "The Black Bloc: A look at the anarchists who could be the biggest G20 security threat", 14a de Junio 2010.
  3. Fashion Tips for the Brave. CrimethInc.. Alirita 26a de Auxgusto 2013.

Bibliografio redakti

  • (2002) “Paint It Black: Black Blocs, Tute Bianche and Zapatistas in the Anti-globalization Movement*”, New Political Science 24 (4), p. 579–595. doi:10.1080/0739314022000025408. 

Eksteraj ligiloj redakti