Nigra formikulo
La Nigra formikulo (Myrmecocichla nigra) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos).
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra formikulo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myrmecocichla nigra (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas tre nigra birdo de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie nigra estas latina vorto, kiu signifas tute same kiel en Esperanto. Specife tiu specio montras blankan makulon en ŝultro. Ĝi estas 15 al 16 cm longa, fortika kaj relative mallongvosta kompare kun aliaj saksikolenoj. La plumaro de la plenkreska masklo estas brilnigra escepte ĉe la blankaj makuloj de la supraj flugiloj kiuj estas kutime videblaj aŭ nur parte kaŝitaj (kiel ĉe la foto) kiam la birdo estas ripoza. La ino kaj kaj junuloj estas tre malhelbrunaj (Zimmerman, Turner kaj Pearson 1999).
La kanto (en Kenjo kaj norda Tanzanio) estas priskribita kiel "longigita, milda kaj muzikeca, foje dumfluge, ŭii tiŭiii tuŭiiiaa, skŭik-skŭiaaaa, kŭiaaa-aaa-kŭiaaa, aa-iŭii-tii, ciŭii-tiŭ-skŭiiia-ci-siiit…." Tiu specio foje imitas aliajn birdojn (Zimmerman, Turner kaj Pearson 1999).
Ĝi loĝas amplekse, sed nesekve en herbejoj de Afriko, el Senegalio orienten al Kenjo kaj sude al Angolo kaj Zambio. Ties teritorio estas ĉirkaŭkalkulita je 3,400,000 km², kaj ĝi estas konsiderata "ofta" en almenaŭ partoj de tiu areo (Birdlife International 2004).
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Myrmecocichla nigra. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Zimmerman, Dale A., Donald A. Turner kaj David J. Pearson. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania. Princeton University Press, p. 198–199, 450. ISBN 0-691-01022-6.