Nigra kvadrato

pentraĵo de Kazimir Severinoviĉ Maleviĉ

La Nigra kvadrato estas pentraĵo de  Kazimir Maleviĉ ekspoziciita unuafoje en 1915. Ĝi estas konsiderata tre grava verko de la pentroarto de la 20-a jarcento. La bildo estas pentrita per oleo sur tolo kaj grandas 79 x 79 centimetrojn. Ĝi troviĝas en la Tretjakova galerio de Moskvo. En 1923 Maleviĉ pentris alian pentraĵon kun la motivo de la  nigra kvadato. Ĝi troviĝas en la Rusa Muzeo de Sankt-Peterburgo.

Nigra kvadrato, 1915
Skizo por la 5-a bildo de la opero Venko super la suno, 1913

Motivo de la bildo redakti

En somero 1913 en Uusikirkko (Poljany) estis kreita la opero Venko super la suno. La futurisma opero estis prezentita unuafoje la 3-an de decembro 1913 en la  Lunapark-teatro en Sankt-Peterburgo. Velimir Ĥlebnikov (Велимир Хлебников) verkis la prologon, Aleksej Kruĉoniĥ (Алексей Кручёных) la libreton, la muziko estis komponita de Miĥail Matjuŝin (Михаил Матюшин) kaj la scenaranĝaĵo kaj la kostumoj estis dezegnitaj de Maleviĉ. Sur unu el la scenejaj kurtenoj li pentris la unuan nigran kvadraton. Tio estas la kialo, pro kiu Maleviĉ konsideris la jaron 1913 kiel naskiĝjaron de la suprematismo, kvankam la unuaj suprematismaj bildoj estis faritaj en 1915.

La pentraĵo Nigra Kvadrato estis montrita unuafoje la 7-an de decembro 1915 en Sankt-Peterburgo.[1] Ĝi estis pendigita en la plej alta loko de la ĉambro-angulo iom klinite antaŭen kaj ĉirkaŭita de aliaj bildoj de Maleviĉ. Tial la Nigra kvadrato okupis la saman pozicion, kiu en la rusaj domoj estas rezervita al la Ikono.

Maleviĉ nomis la bildon "kvarangulo", ĉar ĝi ne estas ekzakta kvadrato kaj ĝiaj lateroj ne estas paralelaj. 

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Noemi Smolik: Letzte futuristische Ausstellung 0.10, Petrograd 1915 – das Ende der Entwicklung