La nigra presbito (Presbytis francoisi) el la ordo de primatoj kaj familio de cerkopitekedoj vivas en Gŭangŝji kaj Gujĝoŭ de Ĉinio kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo. La presbito havas maldikan kaj longan korpon kun malgranda kapo, longaj brakoj, kruroj kaj vosto. Sur ĝia kapo troviĝas tufo da nigraj haroj. Ĝi estas kovrita de nigra hararo, escepte de la strioj da blankaj haroj ĉe ambaŭ vangoj de buŝanguloj ĝis subo la oreloj. Ĝi longas je ĉ. 50 centimetroj kaj pezas 10 kilogramojn, kaj ĝia vosto estas 80 centimetrojn longa.

La nigraj presbitoj loĝas en arbaroj de la tropika kaj subtropika zonoj kaj ĝenerale aktivadas kaj serĉas nutraĵojn sur arboj. Ili estas spritaj kaj facilmovaj kaj lertas en grimpado kaj saltado. Ili kutime vivas laŭ familio, kiu konsistas el unu plenaĝa virsimio kaj tri aŭ kvar simiinoj kaj iliaj idoj. La nigraj presbitoj vivantaj en Gŭangŝji de Ĉinio pliparte loĝas en arbaroj sur kalkoŝtonaj montoj, sur kies krutaĵoj troviĝas multaj kavernoj kaj fendoj. Nokte ili ofte dormas en tiuj kavernoj kaj fendoj aŭ en arbaroj, frumatene ili ekagas por serĉi kiel manĝaĵojn foliojn, sovaĝajn fruktojn, burĝonojn kaj florojn. Tagmeze, kiam fariĝas varmege, ili ripozas en ombroj de densaj arboj. En vespero ili denove ekagas por serĉi nutraĵojn kaj revenas al siaj loĝlokoj post satmanĝado. Ĝenerale ili agas sur arboj kaj malofte surtere. Ili iras kvarpiede, sed kelkfoje ankaŭ kuras per la postaj kruroj laŭ arbobranĉoj, saltante de unu arbo al alia. Krom folioj, floroj kaj fruktoj, ili manĝas ankaŭ insektojn. Ĝenerale ili malofte trinkas akvon, ĉar iliaj manĝaĵoj estas akvoriĉaj, kaj nur en vintro aŭ en senpluva tempo ili iras trinki ĉe rivereto aŭ ĉe akvofonto. La nigra presbito povas generi en la tuta jaro. Post kiam la presbitino gravedas kvin aŭ duonan monatojn, ĝi naskas unu idon, kiu estas kovrita tutkorpe de helflava hararo.