Nigra vendredo
Nigra vendredo (angle Black Friday) estas butikuma tago dum kiu oni proponas rabatojn. Ĝi okazas la kvaran vendredon de novembro ĉiujare, sed en multaj landoj oni konas la periodon inter Kristnasko kaj Novjaro kiel komerca periodo.

Multaj butikoj ne nur ofertas rabatojn sed ankaŭ plilongigas siajn malferman deĵoradon tiun tagon.
Ekde 2017, opoziciuloj al Nigra Vendredo sin organizas por kontraŭbatali la troan konsumadon. Iuj kompanioj kun etika aliro rifuzas partopreni. Ekologiaj asocioj subtenas ĉi tiun movadon formante kolektivon nomatan Green Friday (verdan vendredon)[1][2].
BibliografioRedakti
(en) Jackson, T kaj M Pepper (2010), Consumerism as Theodicy – an exploration of religions and secular meaning functions, In Thomas, L, Consuming Paradise, Oxford, Palgrave-Macmillan
Vidu ankaŭRedakti
- Konsumismo
- Buy Nothing Day (Tago de nenioaĉetado)
- Merkatiko
ReferencojRedakti
- ↑ (fr) Géraldine Dormoy, "Black Friday: et si on se contentait d'acheter responsable?", L'Express.fr, la 22-an de novembro 2018, alirite la 30-an de oktobro 2019.
- ↑ (fr) Mathilde Golla kaj Keren Lentschne, «Contre le "Black Friday", un spécialiste du réemploi lance le "Green Friday"» lefigaro.fr, la 23-an de novembro 2017, alirite la 30-an de oktobro 2019.