Monaĥvulturo

(Alidirektita el Nigra vulturo)

La MonaĥvulturoNigra vulturo (Aegypius monachus) estas la ununura birda specio de sia genro kaj unu el la malmultaj vulturoj troveblaj en Eŭropo kune kun la Gipo, la Kadavrogrifo kaj la Gipaeto. Ĉiu apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel cirkuoj, milvoj, agloj, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monaĥvulturo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aegypius 'Aegypius'
Specio: Monaĥvulturo 'Aegypius monachus'
Linnaeus 1766
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Formortinta  Reenmeta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Formortinta
  •  Reenmeta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Formortinta
  •  Reenmeta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Kapo

    Tiu granda birdo estas Malnovmonda vulturo, kiu tute ne rilatas kun la Novmondaj vulturoj, kiuj estas en aparta familio Katartedoj, eĉ se en tiu membras ankaŭ la similnoma kaj similaspekta Nigra katarto (Coragyps atratus).

    Disvastiĝo redakti

     
    2007; Verda: nunaj reproduktaj areoj. Verda kun ?: povus ankoraŭ reproduktiĝi. Verda kun R: reenmeto klopodata. Blua: vintraj areoj. Malhelgriza: iamaj reproduktaj areoj. Malhelgriza kun ?: necertaj iamaj reproduktaj areoj.

    Ties precipa zono estas azia, ekde Turkio kaj la Kaŭkazo ĝis Manĉurio. En Eŭropo troveblas en Krimeo, Grekio kaj Balkanio, Mediteraneaj insuloj (Kipro, Kreto, Sicilio, Korsiko, Sardio kaj Majorko) kaj sudokcidento de la Ibera Duoninsulo, sed ankaŭ en la Iruela Valo de la provinco Avilo estas grava kolonio. Vintre troveblas ankaŭ en la valo de rivero Nilo, Palestinio, Panĝabo kaj Koreio, kaj malofte ĝis Japanio. Temas pri minacata birdo en Eŭropo. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj escepte en regionoj kie tro malvarmaj vintroj devigas movadon. Ankaŭ junuloj migras.

    Tiuj birdoj loĝas en rokejoj kaj ravinoj tre densaj. En la Ibera Duoninsulo preferas mediteraneajn arbarojn -kverkaro- kaj en Majorko pinarojn. Poste ili manĝas en proksimaj malfermaj zonoj kie estas ĉu brutaro ĉu kunikloj.

    Aspekto redakti

     
    Monaĥvulturo, Aegypius monachus
     
    Monaĥvulturo, Aegypius monachus

    Mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 250 cm, kvankam estas informo pri ekzempleroj de ĝis 3,1 m. Temas pri granda birdo kiu longas el 100 ĝis 120 cm. Maskloj pezas el 7 ĝis 11,5 kg kaj la inoj el 7,5 ĝis 14 kg (tiele ĝi estus unu el la plej pezaj flugantaj birdoj). Oni supozas, ke tiu ĉi vulturo estas la plej granda rabobirdo, ĉar kvankam la Himalaja vulturo povas esti pli longa, tiu ĉi povas esti pli granda kaj kun pli granda enverguro.

    Plumaro estas precipe nigra, makulita de malhela bruno ĉedorse. Kolo kaj parto de kapo estas nigraj kaj senplumaj, kvankam en vizaĝo kaj krono estas iom da nigreca lanugo. Vizaĝo estas malhela sube kaj hela supre kaj malantaŭ okuloj. Beko elstaras pro ties helgriza -eĉ blueca baze ĉe vaksaĵoj- koloro, kvankam ankaŭ ties pinto estas nigra. Ĉe kolbazo estas brunaj plumoj kaj alia vico de pli helaj plumoj surbruste, kiel krispo simila al tiu de Ansergrifo. La komplekso formata de povega beko, malhala okulareo sub pli hela superokulo havigas la specion per minaca mieno profita al pinta kadavromanĝanto. Kruroj kaj piedoj estas grizaj.

    Ambaŭ seksoj havas similan plumaron. Junuloj estas eĉ pli malhelaj ol maljunuloj.

    Kiel preskaŭ ĉiu vulturo, ankaŭ la nigra vulturo estas ŝvebanta birdo kiu malofte flugilfrapas. Dumfluge enmetas reen la kapon kaj malfermegas siajn grandegajn rektangulajn flugilojn, dum uzas la voston kiel ŝtirilo. Ĝi estas simila al Ansergrifo, sed estas multe pli nigra, havas pli grandan kapon kaj bekon kaj voston pli kojnforman kaj ne tiom kvadratan. Dumfluge distingeblas ĉefe ties pli grandaj, larĝaj kaj nigraj flugiloj.

    Reproduktado redakti

     
    Ovo de Aegypius monachus

    Tiu specio estas monogama, reproduktiĝas en montaroj kaj densaj arbaroj (ekzemple de kverkojanzinoj) kie nestas en arboj; pli rare en klifoj. Ĉiujare (kvankam ne ĉiun jaron ili reproduktiĝas) la paro revenas al sama nesto uzita unu jaron post la alia, aldonante novan tavolon da materialo -bastoneteroj kun internaj hararoj, lanaro, vomaĵoj kaj herboj; ili uzas ĝin ne nur kiel reprodukta nesto sed ankaŭ kiel ofta dormejo kaj pli kutime ekde januaro, kiam seksumado ekoftiĝas. La ino demetas el februaro ĝis aprilo ununuran ovon, kiun ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum 55 aŭ 60 tagoj. Komence de majo la ido eloviĝas kaj la gepatroj manĝigas ĝin ĝis kiam ĝi povas elflugi tri monatojn poste aŭ iomete plie. Ĝis tiam ĉiam estos patro ĉe nesto, kion ne forlasas escepte se oni atakas ĝin perforte. Tiu specio maturiĝas je kvar, kvin aŭ ses vivjaroj. Ili estas kolonia specio, sed nestoj povas esti apartaj centojn da metroj. Oni ne scias kiom aĝaj povas vivi en libero; en kaptiveco ĝis 39.

    Manĝado redakti

    Monaĥvulturoj estas pli skrupulaj ol ansergrifoj dum manĝado. Kiam ili alproksimiĝas al kadavron de granda mamulo -inter 1 kaj 90 kg, nek tro granda nek tro malgranda-, ili faras ĝin rapide por alveni antaŭ aliaj vulturoj; ĝi estas hegemonia. Per sia pli pova kaj akurata beko rompas la haŭton kaj manĝas muskolojn, klopodante ne engluti viscerojn. Se ili englutas ĉu haŭton aŭ harojn, ili vomas ĝin kiel vomaĵo.

    Monaĥvulturoj manĝas escepte ankaŭ bestetojn kiujn ili kaptas dumfluge kaj alportas en neston, kiel sciuroj, lagomorfoj, insektoj, lacertoj kaj testudoj. Monaĥvulturoj bezonas inter duonkilo kaj tri kvaronoj da manĝaĵo ĉiutage.

    Kutimoj redakti

    Tiu birdo estas kutime soleca kaj migras malofte, ĉefe junuloj kiuj elnestiĝas. Plenkreskuloj estas loĝantaj birdoj kaj koloniaj, sed ili povas forlasi la kolonion dum tagoj, kiam ne okazas reproduktado. Ili povas elflugi 50 km por serĉi manĝaĵon. Sed junuloj povas forflugi ĝis 600 km al alia kolonio aŭ resti en la sama por dormi kaj manĝi komunume. En komuna kadavromanĝado Monaĥvulturoj kunestas kun Ansergrifoj, Kadavrogrifoj, Milvoj, Korvedoj kaj ofte kun Gipaetoj. Ĉiujn regas Monaĥvulturo, kiu atakas ofte siajn samspecianojn kaj Ansergrifojn.

    Ili povas flugi je tre altaj altitudoj. Ili havas specialan hemoglobinon alphaD ema je oksigeno kiu permesas ilin preni sufiĉan oksigenon efike spite la malalta parta premo en la supra troposfero.[1]

    Tiu palearktisa specio estas ankaŭ silentema, krom pepado de ido petante manĝaĵon, kaj fajfado de plenkreskulo dum reproduktado. Dum glitoflugado, la kruroj restas pendigitaj.

    Konservado redakti

    Monaĥvulturoj estas protektataj en kelkaj landoj, post terura persekutado dum jardekoj fare de ŝafistoj, kiuj erare kulpis ilin pro eventualaj atakoj al brutaroj. Ankoraŭ venenado estas ofta kaŭzo de mortigo aŭ malpliigo de la specio ĉefe en Eŭropo -preskaŭ tiom da mortintaj kiom da naskitoj en Hispanio ĉiujare pro tiu kialo-, kune kun malpliigo de arbaroj, malforlaso de kadavraĵoj kaj misuzo de montoj per troa vojokonstruado.

    Oni kalkulas tutmondan nombron de paroj de la monaĥvulturoj je 7-10,000 el kiuj el 6,000 ĝis 8,000 en Azio kaj 2,000 paroj vivas en Eŭropo (ĉefe en Grekio, Makedonio, Hispanio -1,500 reproduktaj paroj en 2004, el kiuj 719 en sudokcidenta regiono Ekstremaduro-). Pli ĵusaj censoj donis en 2014 kalkulojn de 325 reproduktaj paroj en regiono Andaluzio kaj 919 en Ekstremaduro, pli ol en 2006 kiam estis respektive 233 kaj 858 paroj.[2]

    Monaĥvulturoj malpliiĝis en plej parto de sia teritorio dum la lastaj 200 jaroj pro venenado post manĝo de venenita allogaĵoj celantaj mortigi hundojn kaj aliajn predantojn, kaj je pli altaj higienaj standardoj malpliigantaj la kvanto de disponebla kadavraĵoj; ĝi estas nune listita kiel Preskaŭ Minacata. Malpliiĝo okazis ĉefe ĉe la okcidenta duono de ties teritorio, kaj formorto okazis en multaj eŭropaj landoj (Francio, Italio, Aŭstrio, Pollando, Slovakio, Rumanio) kaj nordokcidenta Afriko (Maroko, Alĝerio). Pli ĵuse, protektado kaj intenca manĝopolitiko permesis kelkajn lokajn rekuperojn en nombroj, ĉefe en Hispanio, kie nombroj pliiĝis al ĉirkaŭ 1,000 paroj je 1992 post iama malpliiĝo al 200 paroj en 1970. Tiu kolonio disvastigis nun siajn reproduktajn areojn al Portugalio. Aliloke en Eŭropo, tre malgrandaj sed pliiĝantaj nombroj reproduktiĝis en Bulgario kaj Grekio, kaj oni klopodas reenmeton en Francion. Oni ne certas pri la tendencoj de la malgrandaj populacioj de Ukrainio (Krimeo) kaj Eŭropa Rusio, kaj pri aziaj populacioj. En la teritorioj de la iama Sovetunio, la specio estas ankoraŭ minacata pro kontraŭleĝa kaptado por bestoĝardenoj, kaj en Tibeto pro rodicidoj.

    Etimologio redakti

    La genronomo Aegypius estas greka vorto (αιγυπιος) por 'vulturo', aŭ unika birdo; Aeliano priskribas la aegypius kiel "duonvoje inter vulturo (gyps) kaj aglo". Kelkaj fakuloj konsideras tion kiel bona priskribo de Ŝafgrifo; aliaj ne. Egipio estas eponimo de la specio, ĉia ajn ĝi estas. La nomo de 'Nigra vulturo' aludas al la plumarkoloro, dum 'Monaĥvulturo', aludas al senpluma kapo kaj kolumo de nigraj plumoj kiel kapuĉmantelo de monaĥo.

    Bildaro redakti

    Referencoj redakti

    1. Weber, Hiebl, Braunitzer, 1988
    2. Junta de Extremadura-Junta de Andalucía, Ardeola, 62: 196. Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 12.
    Referencoj
    Citataj tekstoj
    • (1992) The Metamorphoses of Antoninus Liberalis : a translation with a commentary'. London and New York: Routledge. ISBN 978-0-415-06896-3.
    • Sibley, Dr. Charles G.. (1991) Distribution and Taxonomy of Birds of the World. Yale University Press. ISBN 978-0-300-04969-5.
    • Snow, David W.. (1998) The Birds of the Western Palearctic. Oxford University Press. ISBN 0-19-854099-X.
    • doi 10.1515/bchm3.1988.369.1.233

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti