La Nigrabeka mevoNigrabeka tarapungo, Larus bulleri, estas eta mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabeka mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Nigrabeka mevo 'Larus bulleri'
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas endemismo de Novzelando, ĉefe en la Suda Insulo. Ĝi reproduktiĝas en humidejoj, lagoj, insuloj aŭ riverbordoj. Ne nepre en marbordo ; pli komuna en interno.

Aspekto redakti

Temas pri malgranda mevo (37 cm longa, peza se masklo 300 g, se ino 250 g), helgriza ĉe dorso kaj flugiloj kaj blanka ĉe kapo, kolo, brusto kaj ventro. Ĝi havas nigrajn bekon, krurojn, piedojn kaj flugilpintojn. Junuloj estas pli brunaj; havas nigron ĉebeke nur pinte.

Kutimoj redakti

Reproduktado okazas kolonie de kio rezultas denajbara premado ĉefe kiam la idoj eloviĝas ĝis kiam ili moviĝas al akvo. Partneroj ludas ceremonion rilate manĝado kaj manĝofero ĉefe el masklo al ino aŭ el alvenanto al la kuŝanta partnero. La ino demetas plej ofte nur 2 ovojn en nesto malbone konstruita el planta materialo. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dumtage sed nur unu dumnokte. Post reproduktado (oktobro ĝis decembro) la specio moviĝas iome norden.

Ili estas ĉiomanĝanta, sed ĉefe insektojn. Vintre ili ĉeestas ĉu urbajn rubejojn ĉu terkulturejojn.

La specio estas protektita.

Eksteraj ligoj anglalingvaj redakti

  • Anglalingva ejo pri Nigrabeka mevo
  • [www.nzbirds.com/birds/gullblackbilled.html Anglalingva ejo pri Nigrabeka mevo]
  • [elibrary.unm.edu/sora/Auk/v082n01/p0001-p0018.pdf Pri reproduktado]