Nigrakrona kardelo

La Nigrakrona kardelo (Spinus atriceps, iam Carduelis atriceps) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakrona kardelo
Nigrakrona kardelo
Nigrakrona kardelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Spinus atriceps
(Salvin, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakrona kardelo estas kardelo kiu karakteras pro nigreca krono (kaj frunto), kiu aperas kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie atriceps signifas precize “nigra kapo”. Krome ĝi estas ĝenerale grizoliveca birdo kun pli hela vizaĝo, pli malhela dorso, nigrecaj flugiloj kun la kutimaj kardelecaj flavaj flugilstrioj, flaveca pugo kaj nigreca forkoforma vosto. La beko estas hela, kontrasta kun la nigra frunto kaj konusforma. La masklo estas iom simila al ino de Kapuĉa kardelo.

Ĝi troviĝas en montaraj regionoj de Gvatemalo kaj sudokcidenta kaj suda Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

La Verda kardelo, S. spinus estas praulo de la Pinkardelo, Dominga kardelo, S. dominicensis, kaj de la Nigrakrona kardelo, S. atriceps. La subspecio S. pinus perplexus povus esti pli proksima al la S. atriceps; ili ambaŭ loĝas en la altebenaĵo de Gvatemalo kaj Meksiko.[1]

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Arnaiz-Villena A, Ruiz-del-Valle V, Moscoso J, Serrano Vela JI, Zamora J. (2007). “mtDNA phylogeography of North American Carduelis pinus group of birds”, Ardeola 54, p. 1–14. Alirita 20a Julio 2010..