Nikandro de Kolofono

Nikandro de Kolofono (197 a. K.-130 a. K.) estis greka poeto, gramatikisto kaj kuracisto, vivis en la epoko de Atalo la 3-a Eŭergeto (170 a. K. - 133 a. K.), reĝo de Pergamo[1] (kiu estis detronigita de la romianoj kaj al kiu li dediĉis himnon), kaj lia patro nomiĝis Damaeus[2]. Lia familio venis el la Eotolia regiono kaj li estis aŭtoro de poeziaj kaj prozaj verkoj. Liaj du ĉefaj libroj estas Theriaca (Θηριακά) kaj Alexipharmaca (Αλεξιφάρμακα) (Pri venenaj bestoj kaj ties antidotoj).

Νίκανδρος ὁ Κολοφώνιος
(197 a. K. - 130 a. K.)
Pri la venenaj bestoj far Nikandro de Kolofono, eldono de la 10-a jarcento, Konstantinopolo
Pri la venenaj bestoj far Nikandro de Kolofono, eldono de la 10-a jarcento, Konstantinopolo
Persona informo
Naskiĝo 197 a. K.
en Claros, apud Kolofono,  Grekio
Morto 130 a. K.
en Pergamo,  Grekio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo kuracisto • poeto • historiisto • epigramisto
Verkoj Theriaca
vdr

Surbaze en la verkaro de Apolodoro el Egiptio[3] (kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 250 a. K.) kaj Kalimako de Kireno[4], tiuj libroj ne estis originalaj, tamen ili supervivis ĝis nin kaj estas interesaj fontoj por la konado de la medicino, zoologio, botaniko kaj mineralogio de la antikva Grekio. Longatempe Nikandro vivis en Etolio kaj li klare asertas tion en siaj poemoj kaj aliaj skribaĵoj, ĉefe rilate al liaj priskriboj de la riveroj, lokoj kaj aliaj karakterizaĵoj de la Etolia Regiono. Li same mencias plantojn kiuj troviĝas nur en tiu regiono. Nikandro tre eble heredis el sia patro sian sacerdotan postenon en la sanktejo de Apolo.[5]

Vivo redakti

Paŭlo de Egino, iu aŭtoro de la 7-a jarcento, kompilis sian "De re medica libri septem" ("Pri la reĝo de la medicino aŭ reĝo de la kuracistoj" en sep volumoj), uzante Nikandron kiel fonto, kiun li nome mencias en la diskutado pri serpentomordoj eĉ indikante la Theriaca-n. Se ni konsideras kelkajn el la epigramoj de la Greka Antologio, Nikandro ŝajne staras inter la plej renomaj iom post Apolo, Kirono, Asklepio kaj Hipokrato.

Oni eĉ diras ke li ricevis siajn konojn el Pajano (Παιώνας), la kuraca dio de la grekoj.[6]. Lia rango kiel aŭtoritata aŭtoro pri medicino speguliĝas en la sola bildo konata de Nikandro kiu venis ĝis nin. La fama viena manuskripto de la 6-a jarcento "De re medica" fare de Dioskorido, renoma pro ties bildoj, prezentas figuron de Nikandro manprenanta serpenton, aŭ eble parolante pri ĝi, ene de cirklo da spertuloj aparte konsistantaj de Nikandro, Dioskorido, Krateŭaso (Κρατεύας)[7], Andreo de Aleksandrio (persona kuracisto de Ptolomeo la 4-a Filopator), Rufo de Efeso kaj Apolonio Mis, kuracisto el Aleksandrio.[6]

Ovidio uzis lian verkaron pri mitologio kiel fonto por sia Metamorfozo. Cicerono multe laŭdis lin ("De oratore")[8][9] kaj Lukano (30-65) imitis lin. Plinio la Maljuna lin mencias same kiel aliaj aŭtoroj tia kia la kristana teologo Tertuliano ("De Scorpiace").[10]

Poemaro redakti

 
Theriaca, verko de Nikandro de Kolofono

Perdita poemaro redakti

  • Cimmerii
  • Europia au pri Eŭropo (Εὐμωπία, o Περι Εὐρώπης)
  • Georgica (Γεωρψικά, "Bredado")
  • '"Metamorfozo" (ne konfuzi kun la Metamorfozoj de Ovidio)
  • Hiacinto
  • Hymnus ad Attalum ("Himno al la reĝo Atalo")
  • Melissourgica (Μελισσουργικά, "Abelbredado")
  • Αιτωλικά (Etolio, geografio pri la faŭno kaj flaŭro)
  • Ophiaca (Οφιακά)
  • Sicelia (Σικέλεια)
  • Thebaica (Θηβαϊκά) [11]

Perditaj prozaj verkoj redakti

  • Aetolica ("Historio de Etolio")
  • Colophoniaca (Κολοφωνιακά aŭ История Колофона, "Historio de Kolofono")
  • "О колофонских поэтах" (De Poetis Colophoniis, "Pri la poetoj de Kolofono")
  • Glossae ("Gloso")

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Nicander, A. S. F. Gow, A. F. Scholfield
  2. The Classical Greek Reader, Kenneth John Atchity, Rosemary McKenna
  3. Hellenistic History and Culture, Peter Green
  4. Beyond the Canon, Annette Harder, Remco F. Regtuit, G. C. Wakker
  5. The Classical Greek Reader, Kenneth John Atchity, Rosemary McKenna
  6. 6,0 6,1 Nicander of Colophon's Theriaca: A Literary Commentary, Floris Overduin
  7. Dioscorides on Pharmacy and Medicine, John M. Riddle
  8. "Latin Treatises on Poetry from Renaissance England" J. W. Binns
  9. Ancient Botany, Gavin Hardy, Laurence Totelin
  10. The Writings of Quintus Sept. Flor. Tertullianus, Volume 11
  11. Thebaica&f=false Nicander, A. S. F. Gow, A. F. Scholfield