Tosho-gu (japane 東照宮) estas ŝintoa sanktejo en la urbo Nikko, gubernio Toĉigi, Japanio. Ĝi estas la maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu, la fondinto de la Tokugawa-dinastio, ekkonstruita en 1617 de lia filo Tokugawa Hidetada kaj finkonstruita de la tria ŝoguno kaj nepo de Ieyasu, Tokugawa Iemitsu.

Nikko Toŝo-gu
Tōshō-gū • maŭzoleo de la familio Tokugaŭa [+]

LandoJapanio
Koordinatoj36° 45′ 33″ N, 139° 35′ 55″ O (mapo)36.759166666667139.59861111111Koordinatoj: 36° 45′ 33″ N, 139° 35′ 55″ O (mapo)

Nikko Toŝo-gu (Japanio)
Nikko Toŝo-gu (Japanio)
DEC
Nikko Toŝo-gu
Nikko Toŝo-gu
Map
Nikko Toŝo-gu

Vikimedia Komunejo:  Nikkō Tōshō-gū [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Vido el la sanktejo al la granda torijo
Lando  Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iv, vi
Fonto 913
Regiono** Azio
Geografia situo 36° 45′ 29″ N, 139° 35′ 56″ O (mapo)36.758055555556139.59888888889
Registra historio
Registrado 1999  (23-a sesio)
Ruĝa listo 1999
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Partoprenantoj de la Parado de la mil batalantoj, parto de la printempa kaj aŭtuna matsuri ĉirkaŭ la Tosho-gu
Detaloj de la ĉizaĵoj

En 1999 ĝi estis enlistigita de UNESKO kiel Monda Heredaĵo. La restoj de Ieyasu troviĝas en la sanktejo.

Ok konstruaĵoj kaj du glavoj estas naciaj kulturaj trezoroj de Japanio, inter ili:

  • la ĉefa halo, honden
  • la ŝtona halo, ishi-no-ma
  • la ena sanktejo, haiden
  • la pordego yomei-mon (陽明門, „pordo de la suna lumo“), konstruita en 1636.

Centoj de ŝtonaj ŝtuparoj gvidas tra kriptomeria arbaro al tombo de Ieyasu en la plej ena zono de la sanktejo (okunoin). La restoj de Ieyasu troviĝas en bronza urno, en malgranda sanktujo, la okusha hoto.

Tre imponaj estas la kriptomerioj plantitaj de la daimio Matsudaira Masatsuna okaze de la 32-a mortdatreveno de Ieyasu (antaŭ pli ol 300 jaroj), dum periodo de pli ol 20 jaroj. Ankoraŭ nuntempe ekzistas pluraj miloj da ili.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti