Nikolaj Evstifejev

rusia esperantisto
(Alidirektita el Nikolai EVSTIFEJEV)

Nikolaj EVSTIFEJEV (ruse Николай Евстифеев) estis malnova rusa esperantisto, jam aktiva ĉ. la jaro 1890, kiu laboris amplekse kaj diversmaniere por Esperanto.

Nikolaj Evstifejev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1865 (1865-11-30)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Interalie li kunlaboris je la periodaĵoj L' Esperantiste, Juna Esperantisto, Český Esperantista, Literatura Almanako de Lingvo Internacia, Scienca Revuo ktp. Li vizitis Theodoron Čejka-n en printempo 1902 kaj estis la unua fremdulo, kun kiu Čejka parolis Esperante. En 1905 li elektiĝis membro de la Lingva Komitato, kaj en 1907 li eldonis kun slovaka kuracisto, tolstojano Albert Škarvan la unuan lernolibron de Esperanto por slovakoj, nome tradukon de la Fundamento. Kiam el la pli ol 100-membra Lingva Komitato en 1908 elektiĝis nur 12-persona Akademio, li estis inter la 12 akademianoj. Inter la jaroj 1908 ĝis 1910 li loĝis en Sofio kaj tre multe laboris por la Bulgara movado. En 1909 li vizitis Beogradon kaj faris propagandon por la Internacia Lingvo tie.

Li tre monhelpis la movadon per abono de revuoj al grupoj, helpoj al vojaĝoj de propagandistoj, ktp. Dum la okazaĵo de Delegacio por alpreno de la lingvo internacia, li multajn subskribojn havigis kaj monsubtenis Louis Couturat (kiu devus labori por Esperanto) per pluraj mil frankoj.

Verkoj redakti

  • 1907: Škarvan, Albert; Nikolai P. Evstifejev. Universala Vortaro de la Lingvo Internacia “Esperanto”. En: Fundamento de Esperanto, slovaka eldono, Základy Medzinárodnej reči Esperanto. Turčiansky Svätý Martin: N.P. Evstifejev, 1907. [2], 10, 110, [1], 16 p.

2-a eldono: Ĉikago, Rovnosti Ľudu, 1918. 128 p.