Nikolai GRUBE (Bonn, 1962[1]), estas germana epigrafiisto.[2] Grube studis en la Universitato de Hamburgo ekde 1982 kaj gradiĝis en 1985.[1] Lia doktoriga disertacio estis publikigita de la sama Universitato en 1990.[1]

Nikolai Grube
Persona informo
Nikolai Grube
Naskiĝo 1-an de januaro 1962 (1962-01-01) (62-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Hamburga universitatoBonna universitato vd
Profesio
Okupo antropologo • arkeologohistoriisto • akademiulo • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doktoriĝinta, Grube translokiĝis al la Universitato de Bonn.[3] Ekde tiam li dediĉis grandan parton de sia tempo al la deĉifrado de la majaa skribmaniero.[4]

Li estis profesoro de antropologio kaj historio de arto kaj en la Universitato de Teksaso, en Austin, kiel en la Universitato de Bonn.[5] En tiu lasta li kunlaboris ankaŭ en la Seminario de Etnologio.[1] Samtempe li plutenis akademian postenon en la Universitato de Hamburgo.[6]

Li laboris ankaŭ en variaj arkeologiaj projektoj en la majaa regiono de Mezameriko partikulare en kuŝejoj de Belizo kaj de Peteno en Gvatemalo krom en Caracol kaj en Yaxhá.[5] Li parolas la majaa lingvon kiun oni uzas aktuale en la Duoninsulo Jukatana.[6] Nikolai Grube kunlaboris kun Linda Schele en la prezentado de atelieroj de majaa skribo por parolantoj de majaa kiel gepatra lingvo, kaj en Meksiko kaj en Gvatemalo.[7]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Houston et al 2001, p.486.
  2. Coe 1992, 1994, p. 236.
  3. Interdisciplinary Latin America Center at the University of Bonn (1) n.d.
  4. Coe 1992, 1994, p.236. Houston et al 2001, p.486.
  5. 5,0 5,1 Martin & Grube 2000, inside back cover.
  6. 6,0 6,1 Coe 1992, 1994, p.228.
  7. Martin 1998.

Bibliografio redakti