Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko

ukraina esperantisto

Nikolaj Afrikanoviĉ BOROVKO (ruse Никола́й Африка́нович Боро́вко IFA: [nʲɪkɐˈlaj ɐfrʲɪˈkanəvʲɪt͡ɕ bɐˈrofkɐ], ukraine Микола Боровко, Mikola Borovko; 3-a aŭgusto 1863 en Zastavne, Volina gubernio, la Rusia imperio — 15-a aŭgusto 1913 en Simferopolo, Krimeo, la Rusia imperio) estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanto-movado en Rusio. En la Esperanta movado, li uzis la pseŭdonimon Enbe el Odeso[1]:38, ŝajne el liaj inicialoj “NB” legataj ruse.

Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1863 (1863-01-01)
en Krimeo
Morto 1-an de januaro 1913 (1913-01-01) (50-jara)
en Simferopolo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja
Infano Nina Borovko-Langlet
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 1058
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

JunaĝoRedakti

Borovko naskiĝis en la 3-a de Aŭgusto (laŭ la Julia kalendaro; 15-a de Aŭgusto laŭ la Gregoria).[2] Li estis la kvara filo de la nobelo Afrikan Ivanoviĉ Borovko (ruse Африкан Иванович Боровко); lia patrino mortis kelkajn horojn post la nasko de Nikolaj.[2] Poste, lia patro reedziĝis.

Borovko ricevis militistan edukon en la militlernejo Arakĉejev (ruse Аракчеев) ĉe Niĵnij Novgorod kaj poste en la lernejo Konstantinov (ruse Константинов).

Ekzilo en SiberioRedakti

En 1884, li estis arestita kaj ekzilita al Zajsan (Siberio) por punservo en la Kvara Siberia Bataliono pro la posedo de malpermesitatj libroj;[2][1]:38 tio interrompis lian karieron.

En Siberio, Borovko deĵoris kiel kasisto kaj bibliotekisto.[2] Dum tiu periodo Borovko iĝis esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de Esperanto-movado en 1889,[1]:38 du jarojn post la eldono de la Unua Libro (1887).

Posta vivo kaj Esperanta aktivecoRedakti

Borovko liberiĝis kaj revenis Odesen en 1890. Post la ekzilo, li loĝis en Odeso, kie vi loĝis kun sia duonpatrino kaj sia patra onklino. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Li ankaŭ vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.

En 1895, edziĝinte kun la esperantistino Antonina Ĉajkovskaja, Borovko transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian Esperanto-agadon. En la 12-a de Aŭgusto (Julie; 25-a de Aŭgusto Gregorie) de 1896 naskiĝis lia unua infano Nina Borovko-Langlet.

Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, Borovko estis elektita prezidanto de la Societo Espero 1896-1897.

En 1905 lia filo Lev Nikolajeviĉ Borovko (1905–1911) naskiĝis.

En 1911-1912 Borovko energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto.

Krome, Borovko entuziasmis pri okultismo.[2]

Borovko estas amiko kaj bopatro de Valdemar Langlet, kiu estis edzo de lia filino Nina Borovko-Langlet.

Malsano kaj mortoRedakti

En 1911, lia sesjara filo Lev mortis.[2] Du jarojn poste, Borovko, 50-jara, mem mortis en 1913 en la 15-a de Aŭgusto (Julie; la 28-a de Aŭgusto Gregorie) en Simferopolo pro malsano.[2]

VerkoRedakti

Borovko kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia kaj redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897).

Laŭ demando de Borovko, Zamenhof skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de Esperanto.

Originalaj verkojRedakti

Borovko verkis plurajn rakontojn Esperante. Lia rakonto “Nokto” troviĝas en la Fundamenta Krestomatio (sub la pseŭdonimo Enbe el Odeso).

En 1988 Herbert Mayer, direktoro de Esperantomuzeo en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) En la Tombo, redaktitan en la jaro 1892.[3] Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.

Viktor Pajuk tradukis la rakonton “En la tombo” en la ukrainan.[4][1]:38[5]:168

Krome, li verkis nefikciajn artikolojn kiel La psiĥologio de pensado, Optikaj iluzioj, La psiĥologio de sonĝoj, kaj Nova teorio pri sonformigo en gramofono; la manuskripto de la ĉi-lasta restis neeldonita kaj perdiĝis.[2]

TradukojRedakti

Borovko tradukis plurajn verkojn al Esperanto. Interalie, li tradukis La ŝtona gasto de Puŝkin en 1895. Li ankaŭ helpis A. Kofman pri la traduko de la teatraĵo Kaino de George Byron (eldonita en 1821).[2] Li ankaŭ tradukis la poemon La Malliberulo de Chillon (angle The Prisoner of Chillon) de Byron.[2]

Borovko ankaŭ tradukis la slavan epopeon Parolo pri la militiro Igora, sed la manuskripto perdiĝis.[2]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Sutton, Geoffrey. Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 (angle).
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Borovko-Langlet, Nina. Miaj notoj pri Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (esperante) (2015).
  3. Stepanov, Nikolaj (1992). “Mirinda antikvaĵo retrovita”, La Ondo de Esperanto (eo) 2 (3). 
  4. Паюк, Віктор (2005). “У могилі”, Час і Події (uk) 15. 
  5. Паюк, В. Б.; І. Й. Галайчук. (2012) “Українські есперантисти-перекладачі в контексті світової есперанто-літератури”, Мовнакомунікація: Наука, Культура, Медицина (ukraine). Тернопіль ТДМУ «Укрмедкнига», p. 166–170.

Eksteraj ligilojRedakti