Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nikolaj BORISOV estis sovetiano, ruso kaj esperantlingva verkisto. Li naskiĝis en la 11-a de oktobro 1889. Aŭtoro de la fama filmromano "Ukrazio" (pri la epoko de civil-milito en Ukrainio 1919) kaj de la teksto por opero "Ferenĝi", multfoje prezentita en operteatroj de Ĥarkiv, Odeso, Tiflis, Taŝkent kaj aliaj urboj de Sovetunio. Malnova Esperantisto. Ankoraŭ en 1914 en Odeso aperis lia unua libro en Esperanto Intima parolad', poezio de ego-futuristoj, unika dokumento de futurismo en Esperanto. En 1931 aperis ukrainlingve lia romano Kvint, verkita en stilo de aventur-detektiva filmromano, laŭ materialo de internacia laborista Esperanto-korespondado. La romano vigle agitas por Esperanto kaj rekomendas la aŭtoron kiel majstron de interesa temo. En Esperanto li verkis originalan novelaron La hundo de Lia Majesteco k. a. En 1931 Borisov estis ĉefiniciatinio de IAREV. Ekzekutita en 1937 dum la granda purigo[1].

Nikolaj Borisov
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1889 (1889-10-11)
Morto 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (47-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Notoj redakti

  1. Pri la fino de IAREV[rompita ligilo], SAT Kulturo