Nikolaj Kazi-Girej

(Alidirektita el Nikolaj KAZI-GIREJ)

Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ (naskiĝis la 9-an de novembro 1866 en Peterburgo, mortis la 30-an de decembro 1917 en Harbino) estis rusa esperantisto el Kaŭkazo kaj civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo.

Nikolaj Kazi-Girej
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1866 (1866-11-09)
en Sankt-Peterburgo
Morto 30-an de decembro 1917 (1917-12-30) (51-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li kunfondis kaj prezidis Manĉurian Esperanto-Societon. Li tradukis du rakontojn de Vsevolod Garŝin en 1896. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj Esperanto) leteron pri Esperanto, adresitan al Geografia Societo en Antverpeno.