Nikolaj Matvjejeviĉ Kiĵnero (1867-1935) (ruse: Николай Матвеевич Кижнер), estis rusa kemiisto, sintezis la ciklobutanan esteron kaj studis la transformadojn de la ciklobutano en ciklopentanon. En 1910 li priskribis la katalizan malkomponadon de la alkiliden-hidrazinoj, kiu pli malfrue estis konata kiel Reduktiĝo de Wolff-Kiĵner. Li studis la hidrogenizadon de la benzeno pere de la jodida acido.

Nikolaj Kiĵner
Persona informo
Naskiĝo 9-a de decembro1867
en Moskvo, Rusia imperio
Morto 28-a de novembro 1935
en Moskvo, Sovetunio
Tombo tombejo Donskoje vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Universitato de Moskvo
Rusa Akademio de Sciencoj
Tomska Politeknika Universitato
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Vladimir Markovnikov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Tomska Politeknika Lernejo, kie li instruis en 1901.

Nikolao Kiĵnero faris siajn unuajn studojn en la Klasika Gimnazio de Moskvo. En 1886, li enmatrikuliĝis en la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Moskvo. Ekde 1889 lia ĉefa fokuso estis organika kemio, kiun li studis kun Vladimir Luginin (1834-1911 kaj Vladimiro Markovnikofo (1837-1904. En 1890, li kompletigis siajn kursojn kaj eklaboris pri sia doktoreca tezo, nome, la "Aminoj kaj hidrazinoj de la polimetilena serio, kaj ties metodo pri preparado kaj transformado", kiun li defendis en 1895. En 1900, li defendis kapabligan tezon pri "La ago de la arĝenta oksido kaj hidroksilamino sur la bromaminoj. Pri la strukturo de la heksahidrobenzeno."[1].

Dum siaj studoj kun Markovnikofo, li asistis lin en la kampo de la kvantanalizo. Inter 1893 kaj 1898 li plenumis specialajn kursojn pri organika kemio en la Universitato de Moskvo kaj en la Aleksandrova Milita Lernejo[2].

En 1901, Kiĵner estis nomumita plena profesoro en la Departemento pri Organika Kemio de la Tomska Politeknika Universitato[3]. Lia laboro estis favorita de abunda financado, tamen, li estis malhelpata pro gangreno en la manoj kaj piedoj kiuj eventuale malkapabligis lin. En 1913, li lasis sian postenon kaj reiris al Moskvo. En Moskvo, lia sano pliboniĝis kaj eblis al li daŭrigi sian laboron ĝis sia morto, en 1935.

En 1912, Kiĵnero aplikis katalizan malkomponiĝon al pirazolinaj bazoj kaj disvolvis diversutilan metodon por preparado de ciklopropanoj substituitaj per de termomalkomponiĝo de pirazolinoj. Ĉi-reakcio, konata keil Reakcio de Kiĵnero, estas facile administrebla kaj estigas purajn produktojn kun alta produktokvanto ĝis 50%-70%.

Kiĵnero signife kontribuis por la kompreno de la aliciklaj kombinaĵoj, ties pera pozicio inter la grasacidoj kaj la aromataj komponaĵoj krom la interrilatoj kun la heterociklaj kombinaĵoj. Li same disvolvis plurajn efikajn sintezajn katalizmetodojn kiuj estus profititaj de la soveta tinkturindustrio. Kiel agnosko pri siaj konkeroj, en 1893 kaj 1914, li ricevis la premion Butlerovan kaj elektiĝis kiel regula (1929) kaj poste honorara (1934) membro de la Rusa Akademio de Sciencoj.

Selektita verkaro redakti

  • "Действие хлорист. и бромист. водорода на этилаллильный эфир" (La ago de la klorida kaj bromida acido sur la etilo-alila etero, 1890)
  • "Амины и гидразины полиметиленового ряда, методы образования их и превращения" (masjtreca tezo, La serio da aminoj kaj polimetilenaj hidrazinoj, kriterioj por preparado kaj transformado, 1890)
  • "О гидрогенизации гексагидробензола" (Hidrogenizado de heksaklorobenzeno, 1891)
  • "Действие натрия на эпихлоргидрин" (La ago de natrio sur epiklorohidrino, 1892)
  • "Исслед. нек. произв. сукцинилоянтарного эфира" (Pri la produktado je la etero de la Sukcenata acido , 1893)
  • О действии окиси серебра и гидроксиламина на бромамины. О строении гексагидробензола. (doktoreca tezo: Sur la ago de la arĝenta oksido kaj hidroksilamino sur bromo. La strukturo de la heksahidrobenzol, 18941901).
  • "О строении гексагидробензола" (Pri la strukturo de la heksahidrobenzolo, 1894 kaj 1897)
  • "Ueber die Wirkung von Silberoxyd auf Bromme ethylamin. Die Bildung von Methylhydrazin" (Pri la efekto de arĝento sur broma etil-amino. La formado de metil-hidrazino, 1895)
  • "Ueber die Wirkung von Hydroxylamin auf das Dibrommenthylamin" (Pri la efekto de la hidroksilamino sur la dubroma metilamino, 1895)
  • "Ueber die Constitution von Hexahydrobenzol" (Pri la konstituado de la heksahidrobenzolo, 1897).
  • "О превращении бромаминов под влиянием окиси серебра и гидроксиламина" (Pri la transformado de la bromamido sub la influo de arĝenta oksido kaj hidroksilamino, 1899)
  • "О действии окиси серебра на бромамины с третичн. положением амидной группы" (Pri la agado de la arĝenta oksido sur la terciara bromamino. Posicio de la amida grupo, 1900)
  • "Об амине из триметиленкарбоновой кислоты" (Pri la amino de la trimetileno-glikolata acido, 1901)
  • "О превращениях амидов α - галоидозамещенных кислот при действии брома и едкой щелочи" (Pri la transformado de amidoj de la α-halogenigitaj acidoj pere de agado de la bromo kaj kaŭstika sodo, 1905)
  • "О циклобутаноне" (Pri la ciklobutanono, 1905)
  • "Об аминоциклопропане" (Pri la amin-okso-ciklopropano, 1905)
  • "О приготовлении эфира тетраметиленкарбоновой кислоты" (Pri la preparado de la etero de la tetrametil-karboksilatacido, 1905)
  • "О циклобутилдиметилкарбиноле и его превращениях" (Pri la ciklobutil-dumetil-karbinolo kaj ties transformado, 1905)
  • "О циклобутилдиэтилкарбиноле и его производных" (Pri la ciklobutil-dumetil-karbinolo kaj ties derivaĵoj, 1905)
  • Исследования в области органической химии, Esploradoj en la kampo de Organika Kemio, 1937
  • "О гидрогенизации бензола" (Hidrogenizado de benzeno)

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti