Nikolaj Rimskij-Korsakov

Nikolaj Andrejeviĉ RIMSKIJ-KORSAKOV (ruse Николай Андреевич Римский-Корсаков; n. la 6-an de marto 1844 laŭ la julia, la 18-an de marto laŭ la gregoria kalendaro en Tiĥvin proksime de Sankt-Peterburgo, m. la 8-an de junio 1908 laŭ la julia, la 21-an de junio laŭ la gregoria kalendaro en la bienejo Ljubensk proksime de Luga, estis rusia komponisto.

Nikolaj Rimskij-Korsakov
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1844 (1844-03-06)
en Tiĥvin
Morto 21-an de junio 1908 (1908-06-21) (64-jaraĝa)
en Lyubensk
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Cadet Corps
Subskribo Nikolaj Rimskij-Korsakov
Familio
Patro Andrey Rimsky-Korsakov
Patrino Sofia Vasilievna Skaryatina
Frat(in)o Voin Rimsky-Korsakov
Edz(in)o Nadeĵda Rimskaja-Korsakova
Infanoj Andrey Rimsky-Korsakov • Mikhail Rimsky-Korsakov • Vladimir Rimsky-Korsakov • Q124808633
Parencoj Irina Golovkina
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • aŭtobiografo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • militisto
Verkoj Scheherazade
Simfonio n-ro 1 en E-minoro
La Ora Koketo
vdr
Nikolaj Andrejevič Rimskij-Korsakov, portreto kreita de Valentin Serov (1898)

Vivo redakti

Rimskij-Korsakov devenis de la renoma familio Rimskij-Korsakov, kies viraj anoj tradicie militservis precipe en la rusa mararmeo. La gepatroj tamen krome estis ankaŭ tre muzikemaj, ekkonis lian muzikan talenton kaj progresigis ĝin.

En 1856 li komencis sian soldatan kaj lernejan edukadon en kadeta lernejo je Sankta-Peterburgo, kiun li finis en 1862.

Ĉe la kadeta lernejo Rimskij-Korsakov daŭrigis sian pianostudadon, sed fakte li interesiĝis ĉefe pri opero kaj la instrumentoj uzataj en tiu . Kiel 13-jarulo li skribis al sia onklo jenan leteron:

Karega onklo! Imagu mian ĝojon, hodiaŭ vizitos la teatron! Mi spektos Lucian! Mi aŭdos! la gigantan orkestron kaj tamtamon kaj vidos, kiel la dirigento svingegos sian etan bastonon! En la orkestro estas 12 violonoj, 8 vjoloj, 6 violonĉeloj, 6 kontrabasoj, 3 flutoj, 8 klarnetoj, 6 kornoj kaj ktp."

Aŭtune 1859 li ricevis novn pianoinstruiston, Théodore Camille, kiu konatigis lin kun la komponistoj Balakirev kaj Cui. Instigite de siaj patronoj li ekkomponis sian unuan verkon, simfonio en eb-minoro. Kompletigi la verkon li povis tamen nur en la jaro 1865, ĉar li postfine de sia edukado unue estis forkomandita dum tri jaroj sur la militŝipon „Almaz". Fine de la jaro 1865 Balakirev prezentis la verkon en Peterburgo. Dum la sekvaj jaroj Rimskij-Korsakov pli kaj pli okupiĝis pri rusa popolmuziko kaj antikvaj rusaj legendoj. Kiam li en 1880 muzikigis la fantastan teatraĵon Sneguroĉka („neĝereto") de la rusa dramisto Aleksandr N. Ostrovskij kiel opero, li pasigis ĉi tiun tempon en stato de eksterordinara ekscito – kiel li poste priskribis:

adorante la naturon – kurban malnovan arbotrunkon, malnovan salikon, jarcentaĝan kverkon, arbaran riveron, lagon… aŭ kokokrion, kiu forpelas la sorĉon de la nokto… foje ŝajnis al mi, ke bestoj, birdoj, ja eĉ arboj kaj floroj scias pli pri magio kaj fantazio ol homoj… Mi varme kredis je ĉio ĉi kiel infano…, kaj en ĉi tiuj minutoj la mondo ŝajnis al mi pli proksima, kaj mi estis iamaniere kunfandiĝinta kun ĝi!"

Julion 1871 li fariĝis profesoro pri instumentado kaj kompozicio ĉe la Sankt-Peterburga Konservatorio (ekde 1944 ĝi portas lian nomon) kaj septembron samjare li geedziĝis kun Nadeĵda Purgold, ankaŭ komponistino kaj bonega pianistino. Ekde 1874 ĝis 1881 li estis direktoro de la Libera Muziklernejo kaj aktivis kiel dirigento kaj instruisto. Pro sia grava akademia pozicio kaj sia granda populareco li fariĝis la verŝajne plej influhava reprezentanto de la t.n. „potenca grupeto". Grave li rolis je la rilaborado kaj disvastigo de la komponaĵoj de Musorgskij, kiujn li ofte provis alirebligi al la publiko en pliglatigita formo. Lia komponstilo estis influita de Glinka kaj Balakirev, Berlioz kaj Liszt. Al liaj rektaj lernantoj apartenis Glazunov, Greĉaninov, Stravinski kaj Prokofjev; lia influo tamen ankoraŭ estas sentebla en la orkestroverkoj de Ravel, Debussy, Dukas kaj Ottorino Respighi.

Muziko redakti

Rimskij-Korsakov komponis 15 operojn, diversajn orkestroverkojn, kiuj plejparte apartenas al la programmuziko, sed ankaŭ ĥorajojn, ĉambro- kaj pianomuzikon, lidojn kaj aranĝaĵojn.

Lia operoj ne baziĝas sur drameco. Li ne komponis dramojn, sed muzikajn-scenajn fabelojn; la karakteroj kreita de li pli similis al fantaziaj pupoj. Sur ĉi tiu kampo li estis unika. Li utiligis du specojn de muzika lingvo: unuflanke diatona kaj lirika, kun enmmetita popolmuziko por la „veraj" homaj karakteroj; aliaflanke kromata kaj alte arteca, ofte surbaze de aparte inventita plentona gamo, por la „malveraj" magiaj estaĵoj.

Foje oni surmontras paralelon inter ĉi tiu dualeco en la verkaro de Rimskij-Korsakov kaj okulfrapaj kontraŭdiroj en sia persono: Oni priskribis lin kiel eksterkutime malpasia, objektiva kaj kiel religie skeptika, samtempe li faris religiajn ceremoniojn kaj estis kapabla, sin doni al naturmistikismo.

Opero redakti

  • Pskovitjanka (La knabino el Pskov) (1868-72, praprezentado 1873)
  • Bojarynja Vera Šeloga (La Bojarino Vera Šeloga) (1877-78, praprezentado 1898)
  • Maiskaja noč' (Maja nokto) (1878-79, praprezentado 1880)
  • Sneguročka (Neĝulino) (1880-81, praprezentado 1882)
  • Mlada (1889-90, praprezentado 1892)
  • Noč' pered Roždestvom (La nokto antaŭ kristnasko) (1894-95, praprezentado 1895)
  • Sadko (1895-96, praprezentado 1898)
  • Mozart kaj Salieri (1897, praprezentado 1898)
  • Carskaja nevesta (La cara novedzino) (1898, praprezentado 1899)
  • Skazka o care Saltane (La fabelo pri la caro Zaltan) (1899-1900, praprezentado 1900 – enhavas la verŝajne plej faman komponaĵon: „La burdoflugo")
  • Servilia (1900-01, praprezentado 1902)
  • Kaščej bessmertnyj (La senmortebla Kaščej) (1901-02, praprezentado 1902)
  • Pan Vojevoda (1902-03, praprezentado 1904)
  • Skazanije o nevidimom grade Kiteže i deve Fevronii (La legendo de la malvidebla urbo Kiteŝ kaj la virgulino Fevronija) (1903-04, praprezentado 1907)
  • Zolotoj petušok (La ora virkoko) (1906-07, praprezentado 1909)

Simfonioj redakti

  • Simfonio no 1 e-minora op. 1 (1861-65/1884)
  • Simfonio no 2 op. 9 Antar (1868/75/97)
  • Simfonio no 3 a-minora+C-maĵora (1899/1904-1906)

Pluaj orkestroverkoj redakti

  • Uverturo pri rusaj temoj op. 28 (1866/1879-80)
  • Fantazio pri serbaj temoj op. 6 (1867/1886-87)
  • Sadko op. 5 (1867/69/92)
  • Konĉerto en Bb-maĵoro por trombono kaj blovorkestro (Allegro vivace - Andante cantabile - Allegro) (1877-1878)
  • Konĉertpeco en Eb-maĵoro por klarneto kaj blovorkestro (Allegro moderato - Andante - Allegro moderato) (1878)
  • Variacioj en G-maĵoro por hobojo kaj blovorkestro pri temo de Miĥail Glinka "Ĥto krazotka molodaja" (temo, 12 variacioj kaj finalo) (1878)
  • Skacka (fabelo) op. 29 (1879-80)
  • Simfonieto pri rusaj temoj a-minora op. 31 (1880-84)
  • Pianokonĉerto c#-minora op. 30 (1882-83)
  • Fantazio pri du rusaj temoj por violono kaj orkestro op. 33 (1886-87)
  • Hispana kaprico op. 34 (1887)
  • Ŝehrazad. Simfonia suito op. 35 (1888)
  • Rusa pasko. Uverturo op. 36 (1888)
  • Serenado por violonĉelo kaj orkestro op. 37 (1903)
  • Ĉe la tombo op. 61 (1904)
  • Dubinuŝka op. 62 (1905)

Ĉambromuziko redakti

  • Arĉkvarteto F-maĵora op. 12 (1875)
  • Arĉseksteto A-maĵora (1876)
  • Kvinteto Bb-maĵora por fluto, klarneto, korno, fagoto kaj piano (1876)
  • Arĉkvarteto pri rusaj temoj (1878-79; 1. - 3. Satz prilaborita al simfonieto op. 31)
  • Arĉkvarteto G-maĵora (1897)
  • Pianotrio c-minora (1897)

Literaturo redakti

  • Nikolai Rimsky-Korsakow: Chronik meines musikalischen Lebens. Reclam, Leipzig 1968.
  • Ernst Kuhn (Hrsg.): Nikolai Rimsky-Korsakow, Zugänge zu Leben und Werk. Monographien - Schriften - Tagebücher - Verzeichnisse. Mit einem "Verzeichnis der musikalischen Werke Nikolai Rimsky-Korsakows", einer "Systematischen Auswahl-Bibliographie der internationalen Literatur zu Leben und Werk Nikolai Rimsky-Korsakows bis 1998" sowie einem Verzeichnis seiner Schüler. Kuhn, Berlin 2000. ISBN 3-928864-15-7
  • Nikolai van der Pals: N. A. Rimsky-Korssakow. Inaugural-Dissertation. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1914, W. Bessel, Leipzig 1929, G. Olms, Hildesheim 1977 (Repr). ISBN 3-487-06427-8
  • Nikolai Rimski-Korsakow, Principles of Orchestration (englisch), London: Dover Publications, 1964; ISBN 0-486-21266-1

Eksteraj ligiloj redakti