Nikolaj Sklifosovskij

Nikolaj Vasiljeviĉ SKLIFOSOVSKIJ (ruse Николай Васильевич Склифосовский) naskiĝis la 6-an de aprilo n.s. 1836 en malgranda vilaĝo en la sudo de la Rusia Imperio apud Dubosari urbo (nun Ĉednestrio) mortis la 13-an de decembro 1904 en sia bieno situinta apud Poltavo, la Rusia imperio). Li estas elstara rusa kirurgo, profesoro pri medicino.

Nikolaj Sklifosovskij
foto de Nikolaj Sklifosovskij farita fine de la 19-a jarcento
foto de Nikolaj Sklifosovskij farita fine de la 19-a jarcento
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1836 (1836-03-25)
en Dzerjinscoe
Morto 30-an de novembro 1904 (1904-11-30) (68-jaraĝa)
en Yakivtsi
Mortokialo apopleksio
Tombo Poltavo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato • Seĉenov-universitato
Okupo
Okupo kirurgo • fiziologo • universitata instruisto
vdr

Fruaj jaroj redakti

Nikolaj Sklifosovskij estis la naŭa infano el dekdu gefiloj. La familio ne estis bonhava. Lia patro Vasilij Pavloviĉ estis nobelo servinta kiel ordinara kontoristo, kiu decidis pro mizero venigi la filon en orfejon de Odeso urbo.

Tie li estis unu el la plej bonaj lernantoj kaj meritis eĉ la arĝentan medalon, kiu helpis al li eniri la Moskvan Universitaton.

Studentaĝo redakti

Lia studado ankaŭ trapasis en mizeraj vivkondiĉoj kaj Sklifosovskij ofte restadis sen manĝo. En 1859 li diplomiĝis en la universitato kiel kuracisto kun honoroj kaj translokiĝis al Odeso por labori en la centra malsanulejo kiel kirurgo.

Kariero de kuracisto redakti

En 1863 la renomiĝinta medicinisto prezentis sian tezon titolitan "Sanga tumoro ĉe utero" kun granda sukceso. Tri jarojn poste Sklifosovskij forveturis eksterlanden por perfektiĝi en Germanio, Francio, Anglio kaj Skotlando.

Baldaŭ lia nomo iĝis fama en medicinaj rondoj kaj en 1870 laŭ rekomendo de Nikolaj Pirogov (elstara rusa medicinisto) Sklifosovskij okupis postenon de kirurgia profesoro ĉe la Kijiva Universitato. Jaron poste li venis al Sankt Peterburgo, kie li instruis kirurgian patologion en tiea Medicina Akademio.

En 1878 li fariĝis estro de la kirurgia kliniko. En Sankt Peterburgo li verkis kaj eldonis plurajn librojn pri kuracado kaj fariĝis unu el la plej konataj kaj talentaj kirurgoj en Rusio.

En 1876 Sklifosovskij partoprenis en la milito en Montenegro, kie li servis kiel kirurgo por la Ruĝa Kruco.

En 1877 li partoprenis en la rusa-turka milito, kie li faris operaciojn tuj apud batalkampo laborante kune kun Pirogov kaj sia edzino Sofia (ŝi estis flegistino).

Moskva periodo redakti

En 1880 Sklifosovskij estis nomumita kiel estro de la kirurgia fako de la Moskva Universitato kaj poste dekano de la sama fako, kie li servis dum la sekvaj 14 jaroj. Tie li edukis multajn studentojn, kiuj poste iĝis plej altkvalitaj specialistoj ne nur en la lando, sed ankaŭ en Eŭropo. Antisepso, kiun li vaste enradikigis en kirurgian praktikon, multe reduktis la riskon de komplikaĵoj en post-operacia periodo por pacientoj.

Lastaj vivjaroj redakti

En 1894 Sklifosovskij revenis al Sankt Peterburgo, kie li instruis praktikan kirurgion, liaj kursoj altiris centojn da junaj kaj spertaj kuracistoj de la lando.

En 1902 li rezignis pro grava malsano kaj translokiĝis al sia kampara bieno.

Serio de apopleksioj mortigis lin la 13-an de decembro 1904. Nikolaj Sklifosovskij estas enterigita en bieno Jakovci (ukraine Яківці), kiu nun estas parto de la ukraina urbo Poltavo.

Memoro redakti

 
Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Sklifosovskij en Moskvo

Nomon de Sklifosovskij estas fame konata ne nur en la ĉefurbo, sed ankaŭ en la tuta Rusio, ĉar en Moskvo fruktodone funkcias Scienc-Esplora Instituto de la Urĝa Helpo nome de Sklifosovskij aŭ simple Sklif.

Publika agado redakti

  • li organizis la unuan kunvenon de rusaj kirurgoj;
  • li estis prezidanto de internacia Kongreso de Kuracistoj;
  • li estis redaktoro de medicina revuo "La Kirurgia Kroniko";
  • li estis fondinto de la gazeto "La Kirurgia Rusa Arkivo";

Familio kaj privata vivo redakti

Sklifosovskij estis dufoje edzo. Lia unua edzino Elizaveta Grigorjevna naskis du filojn kaj unu filinon. Ŝi mortis pro tifo tuj post sia dudek kvara datreveno.

La dua edzino nomiĝis Sofia Aleksandrovna, kiu servis endome kiel guvernistino. Ŝi post morto de Elizaveta edziniĝis al la vidvo. Sofia naskis tri filojn kaj unu filinon Tamara. Ŝi estis bona patrino kaj duonpatrino por sep infanoj.

La geedzoj estis tre gastama kaj filantropa paro. Ilia hejmo estis ofte vizitata de tiamaj rusaj geeminentuloj. Ambaŭ personoj estis brile edukitaj kaj ties interesoj ne estis limigitaj sole per medicino. Sklifosovskij tre ŝatis pentrarton, muzikon kaj literaturon.

Reale neniu el ties kvin filoj sukcesis maturiĝi: ili mortis pro malsanoj, suicido, pereo enmilite. Sofia kaj Tamara estis murditaj en 1919 kiel edzino kaj filino de generalo pri medicino Sklifosovskij dum Rusia enlanda milito. Nur filino Olga, kiu estis talenta muzikistino gajninta kelkajn prestiĝajn internaciajn konkursojn, travivis multajn jarojn elmigrinte en 1918 eksterlanden.

Eksteraj ligiloj redakti