Nikolao MERKATORNikolao Mercator (vernome: Nikolaus Kauffmann; naskiĝis en 1620 en Eutin, Germanujo; mortis la 14-an de januaro 1687 en Versailles, Francujo) estis matematikisto, kiu famiĝis pro siaj verkoj pri logaritmoj.

Nikolao Merkator
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1620 (1620-01-01)
en Eutin
Morto 14-an de januaro 1687 (1687-01-14) (67-jaraĝa)
en Versailles
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato RostockUniversitato de Kopenhago vd
Profesio
Okupo matematikisto • astronomo • muzika teoriisto • sciencisto • universitata instruisto • muzikologo vd
Laborkampo matematikomuzikteorioastronomiotrigonometriokronometrotrigonometria funkcioĉiela mekaniko vd
Aktiva en RostockKopenhagoParizoLondono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Rostock kaj Leiden kaj estis de 1642 ĝis 1648 konferencisto en Rostock, poste de 1648 ĝis 1654 en Kopenhago. De tie li iris al Parizo (1655-1657). En 1657 li translokiĝis al Britujo kaj vivis de 1658 ĝis 1682 en Londono, kie li konstruis pendolhorloĝon por pli bone kalkuli tempon kaj kalkuli longitudon sur ŝipoj. Tio anigis lin en 1666 al la Reĝa Societo de Londono. En la jaro 1682 li denove translokiĝis al Francujo. Li konstruis la fontanojn de Versajlo kaj mortis tie en la jaro 1687.

Merkator malkovris la potencvico por la natura logaritmo (en sia Logarithmo technica publikigita en 1668):