Nikolao Zinino (1812-1880) (ruse: Николай Николаевич Зинин), estis rusa kemiisto, kiu malkovris la proceson pri fabrikado de anilino[1] kaj la reduktado de la benzoino[2] al hidrobenzoino, kaj la transformado de la benzila alkoholo en benzoinon en la ĉeesto de dissolvita metalo. Krom tio, lia malkovro pri metodo por sintezado de vasta variaĵo da aromataj aminoj pere de reduktiĝo de la amonia sulfido de la korespondanta aromataj nitrokomponaĵoj pelis al longa serio da dokumentoj publikigitaj en ĵurnaloj en la akademioj de Sankt-Peterburgo, kiuj estis same tradukitaj en la germanan.

Nikolay Zinin
(1812-1880)
rusa kemiisto, kiu unue sintezis la anilinon
rusa kemiisto, kiu unue sintezis la anilinon
Persona informo
Naskiĝo 25-a de aŭgusto1812
en Ŝuŝa,  Rusio
Morto 18-a de februaro 1880
en Sankt-Peterburgo,  Rusio
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery vd
Etno Rusoj vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Sankt-Peterburgo
Rusa Akademio de Sciencoj
Universitato de Gießen
Subskribo Nikolao Zinin
Familio
Infanoj Nikolay Zinin vd
Profesio
Okupo organika kemiisto • inventisto vd
Laborkampo organika kemiokemio vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Doktoreca konsilisto Justus von Liebig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉi tiu laboro, kiu inkludis la sintezon de anilino[3], estis fundamenta por la estonta disvolviĝo de la anilintinktura industrio, kaj ties graveco estis agnoskita eĉ de specialisto pri aminoj, la kemiisto August von Hofmann (1818-1892, kiu diris pri lia laboro: "Se Zinino estus farinta ne pli ol la konvertiĝo de Nitrobenzeno en anilinon, eĉ tiel lia nomo estus surskribita per orliteroj en la historio pri kemio".

Biografio redakti

Li studis en la Ŝtata Universitato de Kazano kie li diplomiĝis pri matematiko, tamen, li komencis instrui kemion en 1835. Por plibonigi siajn kapablojn li vojaĝis al Eŭropo dum kelka tempo inter 1838 kaj 1841. En la Universitato de Gießen, li estudis kun Justo de Libiko (1803-1873, kie li finis siajn esplorojn pri la benzoina kondensiĝo[4], kiu estis malkovrita de Libiko antaŭ kelkaj jaroj. Li prezentis la rezulton de siaj esploroj al la Universitato de Sankt-Peterburgo kie li ricevis sian diplomon pri doktoreco.

En la sama jaro, li fariĝis profesoro pri kemio en la Universitato de Kazano, kaj en 1847, li translokiĝis al la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li ankaŭ fariĝis membro de la Rusa Akademio de Sciencoj kaj unua prezidanto de la Rusa Societo pri Fiziko kaj Kemio (1868-1877). En Sankt-Peterburgo, la profesoro Zinino estis privata kemia profesoro de la juna Alfred Nobel (1833-1896. Zinino ankaŭ estis profesoro de Aleksandro Butlerov (1828-1886."

Selektita verkaro redakti

 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti