Nikolaus Becker

Nikolaus BECKER (ankaŭ Nicolaus Becker; naskiĝinta la 8-an de oktobro 1809 en Bonn, mortinta la 26-an de aŭgusto 1845 en Geilenkirchen-Hünshoven) estis germana juristo kaj poeto. Li famiĝis kiel verkinto de la ŝovinisma Rejno-kanto.

Nikolaus Becker
Nikolaus Becker - Rheinlied-Dichter.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1809 (1809-10-08)
en Bonno
Morto 28-an de aŭgusto 1845 (1845-08-28) (35-jara)
en Hünshoven
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo poeto • verkistoadvokato • poeto-juristo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

 
Informtabulo muntita ĉe la naskiĝdomo de Becker ĉe Stern-straro 64 en Bonn

Nikolaus Becker estis la plej juna de 13 gefratoj. Liaj gepatroj estis la komercisto kaj urba konsiliano Edmund Becker (1754–1830) kaj ties tria edzino Maria Cäcilia Josepha Henriette DuMont (1773–1835). Ekde 1820 li frekventis la gimnazion en Bonn kaj ŝanĝis la edukadejon irante en 1828 al Düren. Post la maturiĝekzameno li revenis en sian naskiĝurbon en 1830 kaj ekstudentis pri jursciencoj. Kvankam li dumstudentece pli okupiĝis pri poezio ol pri juraĵoj, li ja trapasis en 1832 la unuan juristan ŝtatan ekzamenon. Post finfaro de la sekva deviga soldata servo li deĵoris kiel aŭskultumisto ĉe kolonja tribunlo. El leteroj konatas ke tiu ĉi deĵoro apenaŭ plaĉis al li. Post la morto de la patrino en 1835 li translokiĝis al la bofratino al Hünshoven. Ties edzo, sekretario ĉe la (laikula) pacjuĝejo en Geilenkirchen, peris por la bofrato postenon samloke. Tio bonege konvenis al Becker ĉar la laboro permesis al li multe da libertempo; por plibonigi la malfirman sanecon li multe migradis kaj per inspiroj nature estiĝis ankaŭ la unuaj poemoj tiam.

En la 18.9.1840 aperis en la gazeto "Trierische Zeitung" poemo lia Der freie Rhein, laŭ instigo de la eldonisto kaj parenco patrina Joseph DuMont. Posta publikgigo en la kolonja gazeto "Kölnische Zeitung" en oktobro tre popularigis la vortojn kiuj trafis sentimentojn akutajn koncerne la tiutempan fonon (Antaŭmarto, Dua orienta krizo kaj Rejnokrizo pri la landlima rolo de Rejno). Tiutempe venis postuloj fare de la francoj konkeri la teritoriojn maldekstre de la Rejno. Becker do facile kaj tuj iĝis glorigota patrioto. Mallonge antaŭe Becker ankoraŭ petis la bonnan ĉefurbestron Edmund Oppenhoff havigi al si pli bone salajritan postenon; sed lia financa situacio de unu tago je la alia ege pliboniĝis kaj reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio) donacis al li 1000 talerojn kaj donis la promeso peri bonan postenon por li antaŭtribunale.

Sed gloro lia tre rapide malkreskis. En 1841 aperis liaj kolektitaj 72 poeziaĵoj Gedichte, kio fiaskis. En julio 1841 li ekdeĵoris en Kolonjo ĉe la pacjuĝejo kiel sekretario sed la sanstato ege malboniĝis. En julio 1845 li reiris al la bofratino al Hünshoven kie li baldaŭ poste mortis estante 35-jaraĝulo.[1]

RejnokantoRedakti

Famiĝis Becker antaŭ ĉio pro sia Rejnokanto Rheinlied den 1840. La plej konata versoj el ĝi estis: Sie sollen ihn nicht haben, den freien, deutschen Rhein, bis eine Flut begraben des letzten Mannes Gebein[2] kio iĝis populara esprimo de la germana ŝovinisma sentaro kontraŭfrancia. Politike temas pri krizo inter Franclando kaj la Germana Federacio pri tiklaj demandoj landlimaj.[3]

Efikoj kaj kritikojRedakti

La prusia, romantikema reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a honoris Becker kiel ankaŭ la bavara reĝo Ludoviko la 1-a. Krome Becker iĝis honora membro de la bonna ligo Maikäferbund.[4] La teksto memkompreneble venigis francajn reagojn, el kiuj estis la plej konata la vortoj de Alfred de Musset Nous l’avons eu, votre Rhin allemand. Lamartine inverse pli trankvilige reagis en 1841 per Friedensmarseillaise (1841). Pli ol 200 komponistoj muzikigis la poemon, ankaŭ Robert Schumann. La iam tre konata kanto nuntempe kvazaŭ malkonatas.[5]Heinrich Heine kritikis la kontraŭfrancian tonon de la kanto kaj komentigis prie la personigitan Rejnon Rhenus en la verko Deutschland. Ein Wintermärchen.

MonumentoRedakti

 
Memortabulo ĉe la paroĥuja kirko de Hünshoven

La kolonja skulptisto Heinrich Eschweiler kreis monumenton kun reliefbildon de la poeto kiu senvualigitis en la 13.8.1899 kaj detruitis dum Dua mondmilito. La el la detruitaĵoj savinta reliefbildo enkorpigitis en nova memortabulo ĉe la Johano-kirko de Hünshoven.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Landsc haftsverband Rheinland - Qualität für Mensc hen: Portal Rheinische Geschichte: hichte.lvr.de/persoenlichkeiten/B/Seiten/NikolausBecker.aspx Nikolaus Becker (1809-1845), Dichter
  2. Traduko: La francoj ne havu la liberan, germanan Rejnon ĝis la akvegoj entombigos la ostojn de la lasta viro.; Richard Sier: Deutschlands Geisteshelden. Ehrendenkmäler unserer hervorragenden Führer auf geistigem Gebiet in Wort und Bild. VA Universum, Berlin 1904, p.8
  3. Jen la teksto germana kompleta: 1. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Ob sie wie gier'ge Raben Sich heiser danach schrein, / 2. Solang' er, ruhig wallend, Sein grünes Kleid noch trägt, Solang', ein Ruder schallend, In seine Wogen schlägt. / 3. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Solang' sich Herzen laben An seinem Feuerwein; / 4. Solang' in seinem Strome Noch fest die Felsen stehn, So lang' sich hohe Dome In seinem Spiegel sehn. / 5. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, So lang' dort kühne Knaben Um schlanke Dirnen frein; / 6. Solang' die Flosse hebet Ein Fisch in seinem Grund, Solang' ein Lied noch lebet In seiner Sänger Mund! / 7. Sie sollen ihn nicht haben, Den freien deutschen Rhein, Bis seine Flut begraben Des letzten Manns Gebein.
  4. Dietrich Höroldt (Hrsg.): Geschichte der Stadt Bonn, Bd. 4. Dümmlers Verlag, Bonn 1989.
  5. Dietrich Fischer-Dieskau: Robert Schumann. Das Vokalwerk. dtv/Bärenreiter, München/Kassel 1985, ISBN 3-423-10423-6, p. 175 f.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nikolaus Becker en la germana Vikipedio.