Nikolaus Lenau

aŭstra poeto

Nikolaus LENAU [NIkolaŭs lenaŭ] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1802 en Csatád, tiutempe Hungario, nuntempe Lenauheim, Rumanio, mortis la 22-an de aŭgusto 1850 en Oberdöbling, nuntempe apartenanta al Vieno) estis aŭstra poeto. Lia reala nomo estis Nikolaus Franz NIEMBSCH, Edler von Strehlenau.

Nikolaus Lenau
Persona informo
Nikolaus Franz Niembsch von Strehlenau
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1802 (1802-08-13)
en Lenauheim,  Hungara reĝlando
Morto 22-an de aŭgusto 1850 (1850-08-22) (48-jaraĝa)
en Oberdöbling
Tombo Weidling Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Nikolaus Lenau
Familio
Gefratoj Theresia Schurz vd
Profesio
Alia nomo Nikolaus Lenau vd
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Lenau en 1839

La lirika verkaro respegulas la profundan melankolion de la aŭtoro, lian solecon kaj lian internan maltrankvilon. Priskriboj de aŭtunaj arbaroj, pintaj rokoj, vastaj stepoj estas oftaj motivoj. Al tiu ĉi animstato certe kontribuis spertoj kiel seniluziiga vojaĝo al Usono (1832-1833) kaj la longjara malfeliĉa amo al edziniĝinta virino. Siajn lastajn ses vivojarojn Nikolaus Lenau pasigis en frenezulejo.

Famaj verkoj redakti

En Esperanto aperis redakti

Kaneja kanto; Vintronokto / trad. Guido Holz
En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch: Gmeiner, 1988. - p. 46-47

La poŝtiliono <poemo>; Der Postillon; Kanokantoj <parto>; Schilflieder <parto> / Trad. Frieda Feichtinger, Ernst Werner.
En: Austria antologio ; p. 46-51, kajeroj 1-4

La tri ciganoj <poemo>; Die drei Zigeuner / Nikolaus Lenau (1802-1850). Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio; p. 2-3, kajeroj 11-15

Vana neniaĵo; La tri indianoj. - En: Tutmonda sonoro / Eld.: Kálmán Kalocsay; p. 390-392, vol. 2

 

Vidu ankaŭ redakti