Nikos Kazantzakis

greka verkisto

Nikos Kazantzakis (en greka: Νίκος Καζαντζάκης) (18-a de februaro de 1883, Iraklio, Otomana Imperio - 26-a de oktobro de 1957, Frajburgo, Germanio) esti greka verkisto, aŭtoro de poemoj, romanoj, eseoj, teatraĵoj kaj veturverkoj. Estas, eble, la greka verkisto kaj filozofo plej grava de la 20a jarcento kaj tiu kiu estis tradukita al plej nombraj lingvoj. Tamen li ne estis tre konata ĝis la premiero en 1964 de la filmo de Miĥalis Kakojannis Zorba, la greko, bazita sur la romano de Kazantzakis Aleksis Zorbas.

Nikos Kazantzakis
Persona informo
Νίκος Καζαντζάκης
Naskonomo Νίκος Καζαντζάκης
Naskiĝo 18-an de februaro 1883 (1883-02-18)
en Iraklio, Eyalet of Crete,  Otomana Imperio
Morto 26-an de oktobro 1957 (1957-10-26) (74-jaraĝa)
en Freiburg, Baden-Virtembergo,  Okcidenta Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Iraklio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno • Ursulines School of Naxos vd
Subskribo Nikos Kazantzakis
Familio
Edz(in)o Galateia Kazantzakē • Heleni Kazantzaki vd
Profesio
Okupo scenaristoĵurnalisto • poeto • tradukisto • romanisto • filozofodramaturgoverkistopolitikisto • prozisto vd
Laborkampo vojaĝa literaturoromano vd
Verkado
Verkoj Vivo kaj Politiko de Aleksio Zorbas vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kazantzakis naskiĝis en Megalokastro (nuna Iraklio, Kreto) en 1883. Kiam Kazantzakis naskiĝis, Kreto estis ankoraŭ sub regado de la Otomana Imperio. Lia familinomo, Kazantzakis, derivas el turka vorto Kazanci, kie signifas "potisto". En 1902, Kazantzakis translokiĝis al Ateno (Grekio), kie li studis juron en la Universitato de Ateno kaj poste, en 1907, elmigris al Parizo por studi filozofion. Tie li estis influita de la instruaĵoj de Henri Bergson.

Reveninte al Grekio, li ektradukis filozofiajn verkojn kaj en 1914 ekkontaktis kun Angelos Sikelianos. Kune ili veturis dum du jaroj tra lokoj kie floras la kulturo grek-kristana, grandparte influita de la entuziasma naciismo de Sikelianos. Kazantzakis geedziĝis kun Galatea Aleksiu en 1911; kaj divorcis en 1926. Li edziĝis denove, kun Elena Samiu, en 1945.

En 1919, kiel Ĝenerala Direktoro de la Ministerio de Sociala Bonfarto, organizis la translokigon de la tieaj grekaj populacioj el la regiono de Kaŭkazo al Grekio post la Rusa Revolucio de 1917. Por Kazantzakis, tiu estis la komenco de longveturado tra la mondo. Ĝis sia morto en 1957, li provizore loĝis en Parizo kaj Berlino (ekde 1922 ĝis 1924), Italio, Rusio (en 1925), Hispanio (en 1932) kaj poste en Kipro, Egino, Egipto, la Monto Sinajo, Ĉeĥoslovakio, Nico (poste li aĉetos vilaon en la ĉirkaŭoj de Antibes, en la areo de la Malnova Urbo, ĉe la fama ondorompilo), Ĉinio kaj Japanio.

 
Tombo de Nikos Kazantzakis en Iraklio.

Dum li estis en Berlino, kie la politika situacio estis eksploda, Kazantzakis malkovris komunismon kaj iĝis admiranto de Lenino. Neniam estis fervora komunisto, sed vizitis Sovetunion kaj estis kun la verkisto kaj membro de la Maldekstra Opozicio de la rusaj komunistoj Victor Serge. Li atestis la ascendon de Stalino, kaj seniluziiĝis pri komunismo soveta. Li iĝis pli universisma.

En 1945, li iĝis estro de malgranda maldekstra partio nekomunista, kaj eniris en la greka registaro kiel senpostena ministro. Li demiziis el la posteno venontjare.

En 1946, la Societo de Grekaj Verkistoj rekomendis Kazantzakis kaj Angelos Sikelianos por esti ricevantoj de la Nobel-premio pri literaturo. En 1957, li malgajnis antaŭ Albert Camus pro unusola voĉo. Camus diros poste ke Kazantzakis meritas la honoron «centoble» ol li mem.

En 1957 ekveturis denove, al Ĉinio kaj Japanio. Tiu estis lia lasta veturo. Kazantzakis, kiu suferis leŭkemion, malsaniĝis kaj estis translokigita al Frajburgo (Germanio), kie li mortis. Li estas entombigita ĉe murego de Iraklio, ĉar la Ortodoksa Eklezio ne permesis lian entombigon en tombejo. Lia epitafo diras: "Nenion mi esperas. Nenion mi timas. Mi estas libere" (en greka: Δὲν ἐλπίζω τίποτα, δὲ φοβῦμαι τίποτα, εἶμαι λεύτερος).

 
Tomboŝtono de Kazantzakis, kies epitafo diras: "Nenion mi esperas. Nenion mi timas. Mi estas libere"

Verkoj redakti

  • Serpento kaj lilio (Όφις και Κρίνο) (1906). Sub plumnomo Karma Nirvami
  • Las almas Rompitaj animoj (Σπασμένες Ψυχές) (1909). Sub plumnomo Petros Psiloritis
  • Toda-Raba (Τόντα-Ράμπα) (1929)
  • La ŝtonĝardeno (Ο Βραχόκηπος) (1936)
  • La vivo kaj tempoj de Aleksis Zorbas (Βίος και πολιτεία του Αλέξη Ζορμπά) (1946), , ankaŭ konata kiel Zorba, la greko, pro la nomo de la filmo kiu ĝin adaptis en 1964.
  • Kristo rekrucumita (Ο Χριστός Ξανασταυρώνεται) (1948), ankaŭ adaptita por filmo en 1957.
  • Kapitano Miĥalis (Ο Καπετάν Μιχάλης) (1950)
  • La lasta tento de Kristo, aŭ ankaŭ simple "La lasta tento", (en greka: Ο Τελευταίος Πειρασμός, O Teleftéos Pirasmós) estas historia romano verkita de Nikos Kazantzakis, unuafoje publikigita en sia originala greka en 1955. La romano priskribas la vivon de Jesuo Kristo kaj liajn luktojn kontraŭ variaj formoj de tento, kiel pro timo, dubo, deprimo, malemo kaj volupto. La religia tezo de la verko bazas sur la ideo, ke Jesuo devis suferi tentojn; ĉar male lia figuro estus nur tiu de iu ajn filozofo. Surbaze de tiu verko oni faris kinan adapton en samnoma filmo.
  • La malriĉulo de Dio (Ο Φτωχούλης του Θεού) (1953)
  • La malamikaj fratoj (Οι Αδερφοφάδες) (1955)
  • Raporto por Greko (Αναφορά στον Γκρέκο) (1957)

Eksteraj ligiloj redakti