Niktereŭto

Niktereŭto (scienca nomo: niktereŭto procionsimila; scienclatine: Nyctereutes procyonoides; el la greka: "noktovagulo simila al prociono") nature loĝas en orienta Azio (Japanio, Koreio, orienta Ĉinio, orienta Siberio); enkondukita en Eŭropan Rusion, ĝi disvastiĝis en orienta Eŭropo, ĝis Germanio,[1] Svislando[2] kaj nordorienta Italio.[3]

Du niktereŭtoj fotitaj en Japanio

Blua: La terenoj kie nature loĝas niktereŭtoj en orienta Azio (Japanio, Koreio, orienta Ĉinio, orienta Siberio.
Ruĝa: enkondukita en Eŭropan Rusion, ĝi disvastiĝis en orienta Eŭropo, ĝis Germanio.
Niktereŭto en la Nacia Parko Jegevos apskritis, Estonio
Niktereŭto (Nyctereutes procyonoides)

Eŭropa unio difinis procionhundon invada fremda specio, kio signifas, ke la membroŝtatoj devas haltigi ĝian disvastiĝon kaj laŭeble ekstermi la specion (Reglamento 2017/1263 de la Komisiono de la 12-a de julio 2017)).

Mitologio kaj folkloroRedakti

Ĉi tiu besto, nomebla ankaŭ prociona hundo (aŭ procionhundo), aperas ofte en japana folkloro (japane: 狸 aŭ タヌキ, Tanuki), vidu la subajn fotojn de la ceramikaj Tanuki. La folklora niktereŭto estis petolema kaj gaja, kaj fakulo de formoŝanĝiĝado. Ĝin mencias, krom interrete troveblaj tekstoj, ankaŭ Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", kaj ĝian scienc-arome strangan nomon niktereŭto uzas japanaj esperantistoj ankaŭ parole.

 
Ceramika statueto de Tanuki (japane: 狸 aŭ タヌキ)
 
Niktereŭtoj (Nyctereutes procyonoides)
 
Ceramikaj statuetoj de Tanuki (japane: 狸 aŭ タヌキ)
 
La spuroj de niktereŭto

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Drygala, F. (2008). “Habitat use of the raccoon dog (Nyctereutes procyonoides) in north-eastern Germany”, Mammalian Biology – Zeitschrift für Säugetierkunde 73 (5), p. 371–378. doi:10.1016/j.mambio.2007.09.005. 
  2. Marderhund. KORA. Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2017-07-30.
  3. Fauna, l'Ateneo di Udine fotografa un nuovo mammifero (itale). Università degli Studi di Udine (2005-07-15). Arkivita el la originalo je 2017-07-30. Alirita 2017-07-30.