Nildeltaj inunditaj savanoj

La nildeltaj inunditaj savanoj estas tersupraĵa ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono, difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kiu etendiĝas tra Nildelto kaj malsupra Nilvalo en Egiptujo. Biome temas pri ekoregiono el la inunditaj herbejoj kaj savanoj.

Situo de la ekoregiono.
Maldekstra nila riverbordo inter Edfu kaj Kom Ombo, Egiptujo.

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas 50 500 da kvadrataj kilometroj tra Delto kaj malsupra Nilvalo, ekde la Alta Baraĵo de Asuano ĝis la enfluo en Mediteraneo, 1 100 kilometrojn pli al nordo.

Flaŭro redakti

 
Papiruscipero.
 
Nilo apud Asuano

Iam Nildelto estis konata por la vastaj ciperaraj marĉoj, sed la papiruscipero nuntempe plejparte forestas. La vegetaĵaro konsistas el Phragmites australis, Typha capensis, kaj Juncus maritimus, kun iuj malgrandaj ciperacoj. La granda marborda Laguno de Manzala entenas tavolojn de Ceratophyllum demersum, Potamogeton crispus, kaj P. pectinatus ĉirkaŭ la suda marbordo kune kun densan fitoplanktonon.

Faŭno redakti

Nildelto estas esenca punkto por la migrado de milionoj da birdoj inter la palearktisa kaj la afrotropisa ekozonoj. Specioj kiuj trapasas la nildeltajn inunditajn savanojn inkluzivas la blankan cikonion (Ciconia ciconia), la nigran cikonion (Ciconia nigra), la ordinaran gruon kaj la blankan pelikanon (Pelecanus onocrotalus), same kiel multe da rabobirdoj, inkluzive de la serpentaglo (Circaetus gallicus), la botaglo (Hieraaetus pennatus), la stepaglo (Aquila nipalensis), la malgranda kriaglo (Aquila pomarina), la komuna buteo (Buteo buteo), la vespobuteo (Pernis apivorus) kaj la mallongkrura akcipitro (Accipter brevipes). Multaj kaj granda variado de akvobirdoj, paseroformaj birdoj kaj aliaj birdogrupigoj ankaŭ trapasas la ekoregionon dum la printempo kaj la aŭtuno.

Endemiismoj redakti

Al Nilo en Egiptujo estas asociataj almenaŭ 553 plantospecioj, el kiuj almenaŭ 8 estas endemiaj. Du kromaj endemioj vivas en la apudnilaj oazoj [1]. La ekoregiono gastigas jenajn endemiajn vertebrulojn : Amietophrynus kassasii, specio de bufo el la familio de la bufonedoj; Crocidura floweri, specio de soriko el la familio de la sorikedoj.

Minacoj kaj konservado redakti

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La konstruado de la Alta Baraĵo de Asuano faris finon al jaraj leviĝigadoj de Nilo, kaj la torfejoj de papirusa cipero kiuj kovris la humidajn zonojn, praktike estas malaperintaj. Krome, Nil-Deldo travivas erozion kaj grundosaliĝon.

Referencoj redakti

  1. El Hadidi & Hosni, 1994

Literaturo redakti

  • angle El Hadidi, M.N. and H.A. Hosni, 1994 : Biodiversity in the flora of Egypt. in : L.J.G. Van der Masen, X.M. van der Burgt, and J.M. van Medenbach de Rooy, editors. The biodiversity of African plants: proceedings XIVth AETFAT Congress. Kluwer Academic Press, Dordrecht, Wageningen, the Netherlands.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
PA0901 Amura herbeja stepo   Ĉinio,   Rusio
PA0904 Nildeltaj inunditaj savanoj   Egiptio
PA0906 Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo   Irako,   Irano

Eksteraj ligiloj redakti