Nils Alfred Nordlund

sveda gimnazia instruisto kaj Esperanto-vortaristo

Nils Alfred NORDLUND (naskita la 11-an de marto 1872 en Tvärred, Västergötland; mortinta la 11-an de februaro 1943[1]) estis sveda gimnazia instruisto kaj Esperanto-vortaristo.

Nils Alfred Nordlund
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1872 (1872-03-11)
en Tvärred
Morto 11-an de februaro 1943 (1943-02-11) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • vortaristo
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nordlund fariĝis Esperantisto de 1917 kaŭze de porpaca intereso. Li estis prezidanto de la Esperanto-unuiĝo de svedaj geinstruistoj kaj de la Esperanto-distrikto de Skanio. Li gvidis kursojn, verkis kaj mem eldonis lernolibrojn kaj vortarojn (Esperanto ordbok: I. svenska-Esperanto, II. Esperanto-svenska. 2-a eld. Kristianstad: Författarens Förl. 1928, 80 p.)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.