Nintendo Entertainment System

triageneracia hejma videoludkonzolo de Nintendo

NES (Nintendo Entertainment System) aŭ Famicon (Family Computer) estas videoludilo kreita de la firmao Nintendo. La 8-bita videoludilo estas daŭrigo de Famicom kaj havis pli komputilan aspekton. NES estis prezentita en 1985, sed vasta vendo estis lanĉita en februaro de 1986. Ekzistis du variantoj de komplektado. La unua (249 $) havis R.O.B. (Robotic Operating Buddy) - robotoaspekta ludkontrolilo, uzata en ludoj, du ordinarajn ludkontrolilojn, ludan lumpistolon Zapper kaj ludojn Gyromite (por R.O.B.), Duck Hunt kaj Super Mario Bros. La dua kostis 199 $ kaj havis nur ludkontrolilojn kaj Super Mario Bros. Interalie dank'al NES stirkruceto ĉe ludkontroliloj iĝis defakta normo por ĉiuj videoludiloj. Post krizo de 1983 j vendado estis komplika kaj Nintendo eĉ promesis al vendistoj aĉeti ĉiujn nevenditajn videoludilojn. Tamen ĉiuj timoj estis vanaj - dum jaro estis venditaj 20 milionoj da videoludiloj, dekoble plimulte ol ĉiuj videoludiloj sume. Krom aparatoj Nintendo fabrikis ludkartoĉojn, sed en 1988, pro manko de ĉipoj, permesis la produktadon al aliaj firmaoj. Pro premo de 16-bitaj videoludiloj (ekz TurboGrafx-16Sega Megadrive) Nintendo ekproduktis novan videoludilon Super NES. Sume en mondo estis venditaj proksimume 65 milionoj da videoludiloj NES fare de Nintendo kaj proksimume 500 milionoj. Oni opinias, ke NES estas la plej populara videoludilo en la historio de komputilaj ludoj. Krom originalaj videoludiloj oni produktis amasegon de klonoj ekz Dendy, Kenga, Bitman.

Nintendo Entertainment System
Disvolvo Nintendo Research & Development 2
Antaŭita de Color TV-Game
Sekvita de Super Nintendo Entertainment System
vdr
Nintendo Entertainment System

Teĥnika priskribo de NES redakti

  • procesoro: 8-bita ico Ricoh kun kerno MOS Technology 6502 kaj DMA-kontrolilo, frekvenco 1,79 MHz (NTSC) kaj 1,66 MHz (PAL);
  • memoro: 2 KB ĉefmemoro el kiuj 256 B estas destinataj por sprajtoj kas 28 B por koloroj, kapacito de ludkartoĉoj 8 KB;
  • vidiga sistemo: grafika pereferia procesoro Ricoh kun frekvenco 5,37 MHz (NTSC) aŭ 5,32 MHz (PAL), 256x240 (PAL) kaj 256x224 (NTSC);
  • sonsistemo: 5-kanala cifereca-analoga transformilo kun kanalo de delta-modulado DMC.