Niterói [niteROJ] estas urbo en subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo. Ĝi povas nomiĝi Niterojo esperante. La municipo havas 131,8 km² kaj ĉirkaŭ 450 mil loĝantojn.

Niterói
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24000-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 496 696  (2015) [+]
Loĝdenso 3 709 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 53′ S, 43° 6′ U (mapo)-22.883333333333-43.103611111111Koordinatoj: 22° 53′ S, 43° 6′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 133,916 km² (1 339 1.6 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Niterói (Rio-de-Ĵanejrio)
Niterói (Rio-de-Ĵanejrio)
DEC
Niterói
Niterói
Situo de Niterói

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Niterói [+]
vdr

Esperanto en Niterói redakti

En 1906 Everardo Backheuser, tiama prezidanto de Brazila Klubo de Esperanto, aperigis serion da trafaj artikoloj kaj eĉ kurson li publikigis en la ĵurnaloO País”, en Niterói, Backheuser multe faris por Esperanto en la urbo. En Septembro 1906 estis fondita “Niteroja Grupo”, kies unua estraro estis: Bonfaranto: Artur Calheiros de Miranda; Prezidanto: Severino Soares de Freitas; Vicprezidanto: Ricarda Backheuser; Sekretario kaj Kasisto: Manoel de Paiva Araújo; Bibliotekistoj: Antônio Caetano Júnior kaj F-ino Oliveira Portela de Figueiredo; Konsilantaro: Ana Luiza Leal, Cecília Muniz, Ermelinda Jardim, Nair Barrão dos Santos, Terezinha Rocha, Álvaro Fontenelli, Francisco Almeida, Jaime Faria, Lindolfo Fernandes, José Pinto Bastos kaj Silvio Rego.

En la 10-a de Oktobro 1906 okazis la enoficigo de la aklamita estraro ĉe la komunuma niteroja teatro “João Caetano”, kiu tiam tute pleniĝis ĉar ĉeestis ĉirkaŭ 1.500 personoj.

En 1907 Niteroja Grupo estis gvidata de Francisco Almeida Júnior, kiu malgraŭ esti blinda, tre facile lernis Esperanton kaj fariĝis unu el la plej viglaj batalantoj, inkluzive, helpata de lia kuzino, F-ino Ruth de Carvalho, li gvidis Esperanto-kurson.

En 1912 Backheuser prezentis al la Ĉambro de la deputitoj projekton enkondukantan Esperanton en la lernejoj. La projekto fariĝis aprobita leĝo kiu estis sankciita de la subŝtatestro Oliveira Botelho. La niteroja esperantistaro montris sian dankon per tagmanĝo honore al Horácio Magalhães, subŝtata sekretariestro, pro lia favora agado al tia grava leĝo.

En septembro 1913 Severino de Freitas gvidis Esperanto-kurson ĉe Spiritisma Federacio, en Niterói.

La 9-an de julio 1914 komenciĝis la unua kurso ĉe la Ŝtata Normala Lernejo, kaj ĝi estis gvidata de Couto Fernandes; Everardo Backheuser faris la inaŭguran paroladon.

En 1934 la niteroja beletristika gazeto “O Pharol” publikigis kurson kaj komencis serion da informoj pri Esperanto. En 1938 tiu gazeto aperigis artikolon de Carlos Imbassaí pri Esperanto-libroj de Ismael Gomes Braga; Adinar Antunes Pinheiro fariĝis delegito de UEA. En la sama jaro Antônio Espanha fondis dulingvan monatan gazeteton pri Esperanto kaj novspiritualismaj informoj, kiun li nomis “Aura”, ĉar li diradis, ke el ĝi disradiiĝas spirita lumo; la ĉefa redaktoro estis la vigla kaj tre konata esperantisto Jozefo Joels, kvankam tre malgranda la gazeto aspektis bele.

En 1941 fariĝis delegito de UEA Mario Ritter Nunes, kiu fariĝis ligilo inter la brazila Esperanto-movado kaj Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko al kiu la esperantistoj ŝuldas multe da valoraj publikigaĵoj. Post kiam Mario Ritter ricevis la ateston pri lernado li starigis kurson ĉe “Faculdade Fluminense de Comércio”.

En 1947, ĉe kunveno de Brazila Klubo, Mario Ritter konatiĝis kun Octávio Vianna Peixoto, de tio naskiĝis la ideo restarigi la malaperintan kaj antaŭe gloran Niterojan Grupon. Laŭ propono de Peixoto, tuj akceptita de Mario Ritter, ili serĉadis tra la urbo izolitajn esperantistojn kaj kunigis ilin, pere de tio ili sukcesis kunigi dek-ok interesatojn inter ili malnovaj esperantistoj kiel Edith Wehrs, Balbina de Moraes, Maria Hees, Antônio Espanha kaj Marino Rangel Brígido. Inter la neesperantistoj menciindas, pro la dediĉo al la movado, Ivan Ferreira de Morais, Ivan Madeira Coelho kaj Carlos Castanheira. Kun tiaj elementoj Mario Ritter kaj Octávio Peixoto fondis novan grupon sub la nomo “Clube Esperantista de Niterói” laŭ propono de José Alberto Morais e Silva, kiu pravigis sian proponon per la argumento, ke la titolo en la portugala estas pli taŭga kaj efika por la propagando inter la neesperantistoj. Malgraŭ tio, kelkaj jaroj poste, aliiĝis tiu titolo, laŭ propono de Paulo Oliveira Ludka, al “Niteroja Esperanto-Klubo”, ne nur por esti konforma la emo de la Internacia Lingvo, sed ankaŭ por sekvi la ekzemplon de “Brazila Ligo Esperantista”, kies nomo estis ŝanĝita al “Brazila Esperanto-Ligo”. Post kiam Esperanto-movado estis restarigita okazis Esperanto-kurso ĉe “Gimnazio Bittencourt Silva”, kies direktoro, Francisco Bittencourt Silva, tre afable cedis salonon ne nur por la kurso sed ankaŭ por sidejo de la klubo. La unua estraro de “Clube Esperantista de Niterói” estis: Prezidanto: Mario Ritter Nunes; Sekretario: Octávio Vianna Peixoto; Kasisto: Ivan Madeira Coelho. Konsilantaro: Marino Rangel Brígido, Carlos Castanheira kaj Edith Wehrs.

En 1948, okaze de disdonado de diplomoj antaŭ granda ĉeestantaro, Prof-o Bittencourt Silva solene deklaris, ke senkondiĉe apogas la klubon, ĉar kiel rotariano li ne povas agi alimaniere, kaj la esperantistoj havas permeson uzi la tutan lernejon por iliaj tre indaj laboroj. De tiam Esperanto-kursoj okazis ĉe Lernejo Bittencourt Silva eĉ dufoje jare; la unuan kurson gvidis Mario Ritter kaj Octávio Peixoto, la unua instruis gramatikon kaj la dua praktikan paroladon.

En 1953 la gazeto “O Estado” publikigis intervjuon de Mario Ritter pri la organizo de la 1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro, kies prezidanto li estas.

Kiel propaganda laboro antaŭ la kunveno la fame konata verkisto Malba Tahan estis invitita de Niteroja Esperanto-Klubo por parolado ĉe Instituto pri Edukado kaj li elektis la trafan temon “La Turo Babela kaj la Orientaj Legendoj”, kiu vekis grandan intereson. La frato de Malba Tahan, samideano João Batista Melo e Souza, ankaŭ faris memorindan paroladon en la sama salono, titolita “Ĉe la Lando de Amikeco”; la granda salono estis tute plena; niteroja gazetaro detale kaj longe aperigis notojn pri tiuj du paroladoj. Inter la kursfinintoj de tiu jaro estis Sabino Mangeon, iama niteroja urbestro kaj Joaquim do Couto, malnova skolta gvidanto.

Pastro Hugo Montedônio Rego tre interesiĝis pri Esperanto. Post klarigo pri gramatikaĵo kaj elparolado, li tuj komencis lerni la lingvon; post monatoj li starigis kurson en la urbo Itaboraí.

En la jaroj 1954-56 estis interesaj okazaĵoj, Esperanto-kursoj dufoje jare; ĉe Lernejo Plínio Leite, Mario Ritter faris paroladon pri Esperanto al ĉirkaŭ 200 lernantoj, ĉeestis la direktoro, Plínio Leite; Prof-ro Evaristo Manoel da Silva, de la Lernejo Nilo Peçanha, instruis Esperanton al aro da tieaj lernantoj kaj poste li fondis esperantan Rondon al kiu li nomis “Esperantaj Geamikoj”, tiu malgranda aro da novuloj estis tre aktiva kaj aperigis multobligitan gazeteton nomata “Pindorama”. Niteroja Esperanto-Klubo havas sian propran ekzameno-komisionon ekde la supera diplomiĝo de F-ino Edith Wehrs. En la jaro 1957 la niterojaj esperantistoj senlace laboris por efektivigo de la XV Brazila Kongreso de Esperanto.

Esperanto-grupoj en Niterói redakti

Nuntempe funkciantaj Esperanto-grupoj en Niterói:

  • Niterói Esperanto-Klubo - NITEK. Adreso: Avenuo Ernâni do Amaral Peixoto, n-ro 207, ĉambro 810. CEP: 24022-900. Telefonn-ro: 55-21-3628-5157. Prezidanto: Carlos Augusto Rodrigues Alvarenga.
  • Studgrupo de Instituto Espírita Bezerra de Menezes (faka spiritisma). Adreso: Strato Coronel Gomes Machado, 140. CEP: 24020-065. Telefonn-ro: 55.21.2620-3663. Deĵoranto: Alcebíades Geraldo Lopes (Onklo Bidao), kiu troveblas en Facebook, ne plu deĵoras tie. Informoj pri nuntempa deĵoranto eble troveblas ankaŭ ĉe NITEK, en la supra adreso aŭ Facebook.

Elstaraj esperantistoj de Niterói redakti

Eksteraj ligiloj redakti