Nithya Nagarajan

Hinda esploristo kaj instruisto
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 16 aŭg. 2024.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nithya NAGARAJAN (Gobichettipalayam, Tamilnado) estas esploristo kaj instruisto. Ŝi studis por doktoriĝi en Kanado kaj esploris la maldekstran naciisman movadon en Galegio. Ŝi instruis en pluraj universitatoj en Palestino kaj laboris kun sindikatoj en Cisjordanio.[1]

Nithya Nagarajan
Persona informo
Lingvoj tamilaanglahispana vd
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo universitata instruisto
scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi havas sperton en la laborista movado en Palestino, precipe dum la tempo de la Interkonsentoj de Oslo, kiam okazis multaj bataloj kaj konfliktoj. Nagarajan parolas pri la problemoj kaj estonteco de la laborista movado en Palestino, bazante siajn opiniojn sur siaj propraj spertoj.[2]

Ŝi estas konata pro siaj analizoj pri la politikaj kaj sociaj aferoj en Palestino kaj pro sia kontribuo al la studo de naciaj liberigaj movadoj kaj sindikatismo en la Mezoriento.

En 2024, ŝi ĉeestis la 97-an Kongreson de SAT en Porto, kie ŝi faris paroladon pri la laborista movado en Palestino.

Referencoj

redakti
  1. «Globalizando la lucha obrera palestina por Nithya Nagarajan» (hispane). Manu Robles-Arangiz Institutua Fundazioa.
  2. «Xornal de intereses galegos» (galege). Nós Diario.