Sporta halo de Nitra
(Alidirektita el Nitra sporta halo)
La sporta halo de Nitra (slovake Mestská hala) estas multcela sportejo en la urbo Nitra, en Slovakio. Ĝi troviĝas en la strato Dolnočermánska (kvartalo Klokočina), kaj funkcias ekde la jaro 2008. La halo kovras areon de 12 000 m2. La prezo de konstruado estis kovrita ekskluzive pere de fondusoj de la buĝeto de la urbo Nitra kaj la Sporta kaj distra administrejo de la urbo Nitra.
Sporta halo de Nitra | |||
---|---|---|---|
Lando | Slovakio vd | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 17′ 51″ N, 18° 4′ 2″ O (mapo)48.29751518.067107Koordinatoj: 48° 17′ 51″ N, 18° 4′ 2″ O (mapo) | ||
| |||
Dimensioj de spaco redakti
Ludparto: longeco 55 metroj, larĝo 48 metroj. La sporta parto estas 44 x 30,5 metrojn granda. En la aŭditorio estas konstruitaj 1 500 fiksaj sidlokoj, sed halo kapablas akcepti ĝis 2 500 spektantojn.
Interesaj faktoj redakti
En la jaro 2011 tie la slovaka boksisto Tomi “Kid” Kovács venkis la konkuranton Hamzu Wandera de Ugando kaj iĝis eŭropa ĉampiono de la tutmonda boksa organizaĵo WBO.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala paĝo[rompita ligilo]