Nitroglicerino

kemia kombinaĵo

Nitroglicerino (aŭ glicerina trinitrato) estas nitrat-acida estero de glicerino (tiel la ĝusta nomo estus glicerintrinitrato, ĉar ĝi estas estera kaj ne nitro-kombinaĵo). Ĝi estas senkolora, venena, en akvo nesolvebla likvo. Nitroglicerino estas produktata el nitrata acido kaj koncentrita fumanta sulfura acido. Ĝi brulas kviete, sed je bato eksplodas.

Kemia strukturo de nitroglicerino

NomoRedakti

Laŭ historia respekto oni uzas la nomon "Nitroglicerino", laŭ moderna korekta normado la nomo estas glicerina trinitrato.

ProduktadoRedakti

Oni produktas el ĝi diversajn eksplodaĵojn (dinamito, eksploda gelateno). La nomo dinamito estis de Alfred Nobel.

UzoRedakti

Ĝi estas uzata en terapeŭtiko kontraŭ angina pectoris.

Vidu ankaŭRedakti


Eksteraj ligilojRedakti