Nkosazana Dlamini-Zuma

Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma (27a de januaro 1949) estas politikisto kaj kontraŭ-apartisma aktivulo de Sudafriko. Ŝi estis sudafrika Ministro pri Sano el 1994 al 1999, sub Prezidento Nelson Mandela, kaj poste Ministro pri Eksteraj Aferoj el 17a de junio 1999 al 10a de majo 2009, sub prezidentoj Thabo Mbeki kaj Kgalema Motlanthe. Ŝi estis translokigita al la posteno de Ministro pri Internaj Aferoj en la Ministraro de la Prezidento Jacob Zuma, ŝia eks-edzo, la 10an de majo 2009 posteno en kiu ŝi servis ĝis sia rezigno la 2an de oktobro 2012.

Nkosazana Dlamini-Zuma
Persona informo
Nkosazana Clarice Dlamini-Zuma
Naskiĝo 27-an de januaro 1949 (1949-01-27) (75-jaraĝa)
en Natal Province
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater University of Zululand • Universitato de Bristol • Adams College • Universitato de Liverpolo • Universitato de Natalo vd
Partio Afrika Nacia Kongreso vd
Familio
Edz(in)o Jacob Zuma vd
Infanoj Thuthukile Zuma • Gugulethu Zuma-Ncube vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 15an de julio 2012, Dlamini-Zuma estis elektita de la Afrikunia Komisio kiel ties voĉparolanto, kio faras ŝin la unua virino kiu estris la organizon (inklude ties antaŭaĵo, nome la Organizaĵo por Afrika Unueco).[1] Ŝi enposteniĝis la 15an de oktobro 2012. Ŝi estis konsiderata futura estro de la Afrika Nacia Kongreso.[2]

Referencoj redakti

  1. African Union chooses first female leader | World news. The Guardian.
  2. Butler, Anthony, "Is SA’s first female president on horizon?", BD Live, 10a de Aprilo 2015.