Noŝera
publikigita versio estis patrolita je 9 mar. 2020. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 9 mar. 2020.
Noŝera urdue نوشہرہ estas urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Noŝera estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto.
Noŝera | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24100 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 594 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 1′ N, 71° 58′ O (mapo)34.01527777777871.974722222222Koordinatoj: 34° 1′ N, 71° 58′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1748 km² ( 174 800 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- loĝantaro: 120 131 (2017, [1])
- horzono: UTC+ 5
- poŝtkodo: 24100
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 296 m
- Areo:
GeografioRedakti
Noŝera situas sur sabla ebenaĵo ĉirkaŭita de montetoj laŭ ambaŭ bordoj de Kabulo (rivero) en norda parto de la lando [2]. Mardan troviĝas 22, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 43, Kohat 69, Svabi kaj landa ĉefurbo Islamabado po 103, Ravalpindio 106, Fajsalabado 307, Multano 427, Karaĉio 1126 kilometrojn (aere) [3].
HistorioRedakti
La plej menciindaj konkerintoj de Noŝera estis la sikoj, inter 1849-1947 la britoj. Dum brita dominado Noŝera iĝis kantona kaj distrikta sidejoj, tiutempe estis konstruita ekzemple la fervoja linio.
Ekonomio kaj edukoRedakti
Noŝera estas komerca kaj industria centro kun aparta industria zono. La industrioj de la urbego inkluzivas kotonajn, lanajn, kaj paperajn muelejojn kaj kemiajn uzinojn. Noŝera havas filian kolegion.
LoĝantaroRedakti
1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
9 518 | 43 757 | 55 916 | 74 913 | 89 813 | 120 131 |
La paŝtuna lingvo estas la denaska lingvo de la plimulto de loĝantoj. La urduo - estante la nacia lingvo de Pakistano - ankaŭ estas vaste komprenata. La legoscio-procento estis 89%. La loĝantaro duobliĝis inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 1.5%, tre sub la tutlanda mezumo (2,4%).
TrafikoRedakti
Noŝera estas trafika nodo laŭ aŭtovojo kaj fervoja linio inter Peŝavaro-Ravalpindio, krome estas alia aŭtovojo al Mardan. La fervojo Noŝera-Mardan jam estas forlasita. Noŝera havas ponton tra la rivero. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias en Ravalpindio kaj Peŝavaro, krome loka flughaveno estas en Tarbela.
KlimatoRedakti
Noŝera situas en humida subtropika klimato (Cwa) laŭ klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 23 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas pli ol 1000 mm. La plej varma monato estas majo kun 34 °C, kaj la plej malvarma januaro kun 9 °C. La musono daŭras inter julio kaj septembro.